Centra Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Havano
municipo de Kubo
Administrado
Poŝtkodo 10200
Demografio
Loĝantaro 140 234  (2012) [+]
Loĝdenso 35 059 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 8′ N, 82° 22′ U (mapo)23.134805555556-82.370083333333Koordinatoj: 23° 8′ N, 82° 22′ U (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Areo 4 km² ( 400 ha) [+]
Centra Havano (Kubo)
Centra Havano (Kubo)
DEC
Centra Havano
Centra Havano
Situo de Centra Havano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Centro Habana [+]
vdr
Domego ĉe la strato Reĝino, Centra Havano
Ĉefpordo de la Ĉina kvartalo en Centra Havano

Centra Havano (hispane: Centro Habana) estas municipo de la provinco Havano, en Kubo; ĝi troviĝas en la norda kaj centra parto de la provinco kaj okcidente de la golfeto. Ĝi limas kun la Florida Markolo, sude kun la municipo Cerro, oriente kun Malnova Havano kaj okcidente: la municipo Plaza de la Revolución. Ĝi estas la urbo en transiro inter la malnova kaj moderna Havano, en la centro, pro tio la nomo.

Ĝi apartenas al la tradicia historia urboparto, kune al la municipo Malnova Havano. Ĝi etendiĝas sur 5 kvadrataj kilometroj, t.e. 1% de la provinca areo. Ĝi estas dividata en kvin popolajn konsiliojn: Dragones, Cayo Hueso, Colón, los Sitios kaj Pueblo Nuevo. La municipo Centra havano ankaŭ gastigas la Ĉinan kvartalon.

Centra Havano havas 173 112 loĝantojn. Ĝi estas la plej dense loĝata municipo de havano kaj eble de tuta Kubo laŭ kvadrata kilometro.

La ekonomio de la municipo baziĝas sur la servoj, komervo, malpeza industrio kiel kreado de rteksaĵoj, higienaĵoj, kemiaĵoj, tabako, trinkaĵoj, inter aliaj. Ene de ĝiaj limoj troviĝas la tabakofabrikejoj “José Martí”, ”Carlos Baliño”, ”Antonio Briones Montoto” kaj aliaj. Ĝi ankaŭ estas la sidejo de naciaj organismoj kiaj (Centralo de Kubaj Laboristoj), la Ministerio de la Baza Industrio), Entrepreno de Telekomunikado de Kubo), la organizo Industriaj Teknologioj por la Konstruado, Radio Havano Kubo, Radio Progreso kaj la entreprenoj Nigra Koralo.