Saltu al enhavo

Napolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Centra Napolo)
Napolo
itale Napoli, napole: Napule
urbo
Fotomuntaĵo
urbo • komunumo de Italio • urbego
Oficiala nomo: Napoli
Ŝtato Italio Italio
Duoninsulo Apenino
Regiono Kampanio
Provinco Provinco Napolo
Historiaj regionoj Romia Imperio, Regno de Napolo, Itala reĝlando
Montaro Flegreaj kampoj
Vulkano Vezuvio
Konataj lokoj
Golfo Golfo de Napolo
Situo Napolo
 - alteco 17 m s. m.
 - koordinatoj 40° 50′ 00″ N 14° 15′ 00″ O / 40.83333 °N, 14.25000 °O / 40.83333; 14.25000 (mapo)
Areo 117,27 km² (11 727 ha)
Loĝantaro 963 357 (30.07.2009)
Denseco 8 214,86 loĝ./km²
Fondo 326 antaŭ Kristo
Urbestro Gaetano Manfredi
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 80100, 80121-80147
Telefona antaŭkodo 081
ISTAT 063049
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Historic Centre of Naples
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1995 (#19)
Numero 726
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
Patrono Sankta Januaro
Festa tago 19-a de septembro
Napolo (Centra Napolo)
Napolo (Centra Napolo)
DEC
Situa mapo de Centra Napolo
Napolo (Napolo)
Napolo (Napolo)
DEC
Situa mapo de Napolo
Napolo (Italio)
Napolo (Italio)
DEC
Situo de Napolo enkadre de Italio
Vikimedia Komunejo: Napoli
Retpaĝo: www.comune.napoli.it
Demonimo : Napoletani Map
vdr
Vido al napola golfo kaj Vezuvio
Napolo, placo de la Plebiscito sur fono de Vezuvio
Monda heredaĵo de UNESKO

Napolo[1][2] (itale Napoli, (IFA: [ˈnaːpoli]; en napola: Napule, IFA: [ˈnaːpulə][ˈnaːpələ], latine Neapolis, t.e. etimologie "Nova urbo") estas - post Romo kaj Milano - la tria plej granda administracia komunumo en Italio kaj la plej granda urbo de Sud-Italio. Ĝi estas administra centro de la regiono Kampanio. La komunumo havis mem, en 2009, 963 357 loĝantojn, sed ĝia aglomeraĵo havas inter 3 kaj 5 milionojn, depende de la kalkul-bazo.[3]

La urbo situas duonvoje inter Vezuvio kaj alia vulkana areo, la Flegreaj Kampoj (Campi Flegrei), en la mezo de la Golfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino) kaj grandan marhavenon.

La urba granda arta kaj arkitektura trezoro estas protektata de UNESKO, kiu jam en 1995 registris la urbocentron en la listo de la monda homarana heredaĵo.[4]

La historia napola skolo

[redakti | redakti fonton]

La Napola pentra skolo de la deknaŭa jarcento firmiĝis kiel unu el la plej influaj akademiaj centroj en Italio. Ĝi estis fondita sur la heredaĵo de Caravaggio kaj estis relanĉita, post la Itala Unuiĝo, de la Akademio de Belartoj de Napolo. Tiu ĉi akademio funkciis kiel la ĉefa motoro de muzeo historia akademia pentraĵo, elstare prezentante artistojn kiel Domenico Morelli, Giuseppe Mancinelli, Francesco Paolo Michetti kaj Giuseppe Boschetto, kontribuante al la disvastigo de napola figura lingvaĵo tra tuta Eŭropo.

En ĉi tiu kunteksto elstaris la figuro de Vincenzo Petrocelli, kiu aliĝis al la Akademio de Belartoj de Napolo en 1837 kaj poste estis nomumita honora profesoro – postenon kiun li tenis ĝis la fino de la jarcento[5]. Membro de eksterlandaj artaj institucioj, li regule partoprenis la Burbonsaj Ekspozicioj sub invito de la reĝa kortego, prezentante historiajn kaj identecajn ciklojn. Lia arto ricevis rektan patronadon de Reĝo Ferdinando la 2-a de la Du Sicilioj, kiu elektis lin kiel reprezentan artiston de la monarkio kaj ties kultura simbolismo sur internacia nivelo.

Vincenzo Petrocelli havis centran rolon en la akademia formado en Napolo, instruante ĉe la Akademio de Belartoj de Napolo kaj kontribuante al la strukturo de la altnivelaj kursoj pri historia pentraĵo. Inter liaj lernantoj troviĝis:

La influo de Petrocelli etendiĝis al pluraj generacioj de suditalaj pentristoj, reflektita en la programoj de la Akademio ĝis la frua 20-a jarcento. Lia lingvaĵo, bazita sur historiaj kunmetaĵoj kun forta rakonta kaj teatra strukturo, fariĝis modelo por la festeca pentra stilo en la napola regiono.

La heredaĵo de Petrocelli disvastiĝis preter la limoj de Italio. Diversaj liaj lernantoj portis la napolan figuran modelon al artaj institucioj en Madrido, Buenos Aires, Kairo kaj Sankt-Peterburgo, tiel kontribuante al la disvastigo de la akademia historia pentroarto de suda Italio en la ĉefaj kulturaj centroj de la epoko. Inter liaj ĉefaj verkoj konservitaj eksterlande, elstaras la portreto de la juna duko N.B. Jusupov (1851), nun en la Ermitaĵo-Muzeo en Sankt-Peterburgo (inv. ЭРЖ-914)[7].

Hodiaŭ, Vincenzo Petrocelli estas objekto de renova universitata, kritika kaj kolekta atento, rekonita kiel ponto inter la celebra tradicio de la Burbona Restarigo kaj la historia estetiko de la postunuiĝa epoko. Liaj verkoj, realigitaj inter 1848 kaj 1875, estas ĉiam pli aprezataj en eŭropaj ekspozicioj kaj aŭkcioj pro sia dokumenta rigoreco, teknika kvalito kaj esprima forto, kaj ili servas kiel referenco por la studo de la historio kaj arto de la itala deknaŭa jarcento[8].

La nova urbo (Neapolis) kaj la malnova dum la helena tempo

Inter la 9-a kaj la 8-a jarcento a.K. helenaj koloniistoj fondis la urbon Partenope (Παρθενωπη). Ĝi situis sur la monteto Pizzofalcone kaj estis la kerno el kiu poste evoluis Napolo. Inter la fino de la 6-a kaj la komenco de la 5-a jarcento a.K. la urbo estis refondita pli malsupre, ricevis la nomon Neapolis (greke Νεάπολις = Nova Urbo) kaj estis konata kiel unu el la ĉefaj urboj de la greka imperio.[9] Dum ĝia preskaŭ trimiljara historio Napolo pluraj fremdaj regadoj sekvis unu la alian. Malgraŭ tio la urbo ludadis gravan rolon en Italio kaj en Eŭropo.

Post la fino de la romia imperio en la 7-a jarcento la urbo formis duklandon, kiu estis sendependa de la Bizanca imperio. Poste, ekde la 13-a jarcento ĝis la nacia unuiĝo de Italio, ĝi estis dum ĉirkaŭ sescent jaroj la ĉefurbo de la plej granda itala ŝtato ampleksanta tutan sudan Italion, kaj, dum kelkaj periodoj, ankaŭ Sicilion (vidu artikolon Karlo la 1-a (Napolo)). La unua provo unuigi Italion ekis en Napolo komence de la 15-a jarcento sub regado de Ladislao 1-a de Napolo. Poste la urbo iĝis politika centro de la Reĝolando Aragonio.[10]

Pro historiaj, artaj, politikaj kaj geografiaj kialoj, Napolo estis, de la malalta mezepoko ĝis la Unuiĝo de Italio, unu el la ĉefaj kulturaj referencejoj, same kiel aliaj ĉefaj ĉefurboj de kontinenta Eŭropo.

La aligo al la itala nacia ŝtato ekigis relativan soci-ekonomian malprogreson[11][12] de la urbo kaj de la tuta sudo de Italio. Lastatempe aperis movado por la agnosko de la heredo el la Burbona epoko, nome Movado novburbona.

Nuntempe Napolo estas unu el la plej grandaj metropoloj en Italio kaj en la tuta Mediteraneo. La urbo konservas sian historian trajton de grava centro de artoj kaj sciencoj kaj estas unuaranga turisma celo. En Napolo situas Villa Rosebery, unu el la tri oficialaj sidejoj de la Prezidento de la Respubliko Italio.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj gravaj vidindaĵoj en Napolo estas:

  • Castel dell'Ovo (Kastelo de la Ovo)
  • Maschio Angioino (Anĵua Fortreso)
  • Castel Sant'Elmo (Kastelo de Sankta Elmo)
  • Palazzo Reale (Reĝa Palaco)
  • Reggia di Capodimonte (Reĝejo de Capodimonte)
  • Cattedrale (Katedralo)
  • Santa Maria del Carmine Maggiore (Baziliko de Sankta Maria de Karmelo)
  • Santa Chiara (Baziliko de Sankta Klara)
  • Cappella Sansevero (Kapelo de la Familio Sansevero, nun Muzeo)
  • Chiesa del Gesù Nuovo (Nova Preĝejo de "la Jesuo", t.e. de la Jezuitoj)
  • Nacia Arkeologia Muzeo
  • Katakomboj de Sankta Januaro
  • Crypta Neapolitana (romia tunelo)

En Napolo naskiĝis

En Napolo loĝis

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de Napolo estas:

Aliaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Napolo estas la origina loko de la pico.

En Napolo oni nomas la lokan mafion Camorra.

En Napolo oni parolas specifan lokan dialekton.

En la fama futbalklubo SSC Napoli ludis Diego Armando Maradona.

Esperanto en Napolo

[redakti | redakti fonton]

La pionira esperantisto Giovanni Cacciapuoti en Napolo aperigis en 1902 gazeton L' Esperantista; en 1903 li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka grupo nur en 1922. Tiu urba esperantista grupo, ankoraŭ funkcianta, havas la nomon "harmonio kaj progreso". Ĝia supozeble unua prezidanto estis la reĝa notario Enrico Campanile.

En oktobro de 1929 Giuseppe Quitadamo fondis la "Associazione Nazionale Stenografi-Esperantisti" ("Nacia Asocio de Esperantistoj Stenografistoj" en Napolo.

Pri Napolo ekzistas esperantlingva gvidlibro Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵo,[13] verkita per Nicolino Rossi.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urbo Napolo tiuforme en la mapo 12, ankaŭ en antaŭa listo.
  2. Ankaŭ la PIV listigas ĝin, en eldono de 1970, p. 726, kaj en la postaj eldonoj, en 2020 ankaŭ rete
  3. Datenoj Istituto Nazionale di Statistica|ISTAT
  4. Vidu la koncernan paĝon en la oficiala retejo de UNESKO, World Heritage Centre.
  5. Catalogo Generale degli Artisti Italiani, red. de Istituto Matteucci, artikolo "Vincenzo Petrocelli", 2024.
  6. Maria Teresa dell'Aquila, Pittura napoletana dell'Ottocento, ESI, Napolo, 2005, paĝoj 94–98.
  7. “Portrait of Young Duke N.B. Yusupov”, Hermitage Museum, inv. ЭРЖ-914.
  8. Giovanni Pratesi, Il ritorno dei pittori accademici nel collezionismo internazionale, en «Antiquariato», n-ro 613, decembro 2023, paĝoj 42–49.
  9. Wanderlingh Attilio, I giorni di Neapolis, Edizioni Intra Moenia, Napolo aprilo 2001
  10. Storia di Napoli
  11. La nascita del Regno d'Italia e l'impoverimento del Sud
  12. Historia verko: Cafiero Salvatore, Questione meridionale e unità nazionale, Ed. Carrocci 1996. ISBN 88-430-0386-0
  13. Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]