Centra Provinco (Papuo-Nov-Gvineo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

9°30′S 147°40′E  /  9.5°S, 147.667°O / -9.5; 147.667 (Centra Provinco (Papuo-Nov-Gvineo))

Papua new guinea central province.png

Centra Provinco (angle Central Province) estas unu el la provincoj de Papuo-Nov-Gvineo, kiu okupas parton de la suda marbordo de la lando. Laŭ la censo de la jaro 2000 ĝi havas 183.983 loĝantojn sur areo de 29.500 kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo estas Port-Moresbo, la landa ĉefurbo kaj la plej loĝata. La 9-an de oktobro 2007 la provinca registaro anoncis la planojn konstrui novan provincan ĉefurbon: Bautama, proksime de Port-Moresbo.