Centra nerva sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra nerva sistemo
organa tipo • klaso de anatomia ento
nerva sistemo • organ with organ cavity • individua anatomia ento
vdr

La centra nerva sistemo (mallonge CNS, kompare angle central nervous system) estas parto de la nerva sistemo. La diferencigo inter centra kaj periferia nerva sistemo fakte estas arbitra — laŭ funkciado ambaŭ partoj de la nerva sistemo intense interplektiĝas.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La centra nerva sistemo en kompleksa vivaĵo havas diversajn taskojn:

  • integrigo de ĉiuj sentaj signaloj, kiuj estas alkondukataj al ĝi de en aŭ ekster la organismo,
  • kunordigo de ĉiuj movoj de la organismo, kaj
  • reguligo de ĉiuj enorganismaj nervaj komunikadoj inter la organismaj subsistemoj aŭ organoj, inkluzive de la glandoj kaj do la reguligo de hormonoj.

Ĉiuj kompleksaj, kiel tuto moviĝantaj vivaĵoj bezonas nervan sistemon kun tiuj funkcioj. Facilas konsideri ĝin reguliga sistemo, sed tio fakte ne ĝustas: la centra nerva sistemo mem ne reguligas, sed pro sia centra pozicio nur kontribuas - krom la enorgana memregulado — al reguliga vivteno de la organisma funkcio rilate al gravaj kondiĉoj de la organisma ĉirkaŭaĵo.

La centra nerva sistemo en tio ĉiam "peras" en du direktojn: kiel centra integriga, kunordiga kaj reguliga organo ĝi ne nur prilaboras signalojn de ekster la organismo, sed ankaŭ tiujn de en la organismo. Bestoj tial ne nur pro kondiĉoj el la ĉirkaŭaĵo instigiĝas al agoj, sed ankaŭ mem ekagas. Tiaj ekagoj ankaŭ povas okazi dum ripozado aŭ dormado, nome tiam kiam internaj nervaj signaloj signife plifortiĝas — ĉe homoj tio okazas ekzemple dum forta sonĝado. La korpaj rezultoj kiel plifortiĝo de la muskola tensio, ŝvito aŭ plirapidiĝo de la korbatoj povas siaflanke kaŭzi vekiĝon.

superrigardo pri la homa centra nerva sistemo NS (2), konsistanta el cerbo (1) kaj mjelo (3)

Organismoj kiel homoj, kiuj scipovas lerni, do ekzerci produktadon de tiaj nervaj signaloj per imagoj en maldorma stadio, povas utiligi tion por instigi organismajn reagojn ne konscie kontroleblajn.

La centra nerva sistemo de vertebruloj[redakti | redakti fonton]

Ĉe homo kaj aliaj vertebruloj la centra nerva sistemo konsistas el la cerbo kaj la mjelo — kontraste ekzistas la periferia nerva sistemo, kiu parte konsistas el aksonoj de neŭronoj de la centra nerva sistemo. Funkcie oni diferencigas inter motoraj fibroj, kiuj transportas signalojn de la cerbo al la muskoloj, sentaj fibroj kiuj transportas signalojn el la korpa periferio al la cerbo kaj fibroj de la vegetativa aŭ aŭtonoma nerva sistemo.

La centra nerva sistemo konsistas el "griza substanco" (latine substantia grisea) kaj "blanka substanco" (substantia alba). La griza substanco en la cerbo situas ekstere, malcentre, en la mjelo interne, centre. Ambaŭ partoj en tranĉaĵo de la cerbo aŭ mjelo videblas sen plia helpo pro la nomdona diferenco je koloro. La griza substanco plejparte konsistas el neŭronaj ĉelkorpoj ("perikarioj"), la blanka plejparte el ties daŭrigoj, la "aksonoj". Tamen en la blanka substanco ankaŭ situas grupiĝoj de neŭronoj nomataj "nukleoj". La pli grandaj tiuspecaj grupiĝoj ankaŭ en tranĉoj videblas pro pli griza koloro ene de blankeca ĉirkaŭaĵo.

Aliaj bestoj[redakti | redakti fonton]

La ventraj partoj de la "ŝtupara nervosistemo", serio de interplektitaj paroj de ganglioj, en insektoj povus konsideriĝi kompareblaj al la dorsaj, centraj nervostrukturoj de la vertebruloj. Tian hipotezon jam en 1875 vortumis la zoologo Felix Anton Dohrn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]