Centra regiono de Ugando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Centra regiono de Ugando
Uganda - Central.svg
Bazaj informoj
Areo 61 403 km²
Loĝantaro 8 465 400 (takso de 2011)
Loĝdenso 138 loĝantoj/km²
v  d  r
Information icon.svg

La Centra regiono de Ugando estas unu el kvar administraj regionoj de la ŝtato. Ĉiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. La centra regiono en 2002 havis 13 distriktojn, en 2006 14 distriktojn kaj laŭ plia administra reformo en 2010 23 distriktojn plus unu eksterdistrikta urbo, Kampalo.

la regionoj de Ugando (laŭ distriktaj limoj de 2010)
  centra -   okcidenta -   orienta -   norda

Laŭ la censo de 2002, la centra regiono enhavis 27 procentaĵojn de la landa loĝantaro, sume 6 575 425 loĝantojn.[1] Laŭ takso de la nacia statistika oficejo en 2011 estis sume 8 465 400 loĝantoj. La regiono kovras 61 403 kvadratajn kilometrojn. La loĝdenso estis en 2002 po 107 laŭ kvadrata kilometro en la centra regiono,[1] kaj en 2011 estis po 138. En 2002 en tuta Ugando proksimume 3 milionoj da homoj, aŭ 12 procentaĵoj de la landa loĝantaro, vivis en urbaj areoj. La centra regiono enhavis 54 procentaĵojn de la urba loĝantaro (ĉefe en la urbo Kampalo).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]