Centraj Orientaj Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centraj Orientaj Alpoj
Montaro
alpine major sector [+]

LandojAŭstrio, Italio

Supermara alteco4 049 m ü. A. [+]
Koordinatoj46° 23′ N, 9° 54′ O (mapo)46.38259.9080555555556Koordinatoj: 46° 23′ N, 9° 54′ O (mapo)
Plej alta punktoPiz Bernina [+]


Centraj Orientaj Alpoj (Tero)
Centraj Orientaj Alpoj (Tero)
La jena blua dividostreko apartigas la okcidentan kaj la orientan partojn de la centraj alpoj

Centraj Orientaj Alpoj (Alpoj)
Centraj Orientaj Alpoj (Alpoj)
DEC
Centraj Orientaj Alpoj
Centraj Orientaj Alpoj

Map
Centraj Orientaj Alpoj
Vikimedia Komunejo:  Central Eastern Alps [+]
vdr
AVE klasigo de Orientaj Alpoj:Centrorientaj Alpoj en oranĝa koloro.

Centraj Orientaj AlpojCentraj Alpoj estas termino por la ĉefa alpa kresto kaj ties ĉirkaŭaĵo en la eŭropa montaro Alpoj - la regiono situas precipe en Aŭstrio, je certaj partoj ankaŭ en ĉelimaj regionoj de Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio. La variaĵo "Centraj Alpoj" pli kutimas en la terminaro pri la geografio de Aŭstrio, kie la aŭstria parto de la regiono konsideriĝas esti unu el sume sep pejzaĝaj regionoj. La variaĵo "Centraj Orientaj Alpoj" pli kutimas en la internacia geografia terminologio.

Pejzaĝa regiono de Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

En Aŭstrio la teritorio dividiĝas de nordo al sudo je kvar subregionoj, kiuj germanlingve nomatas Nordalpen, Grauwackenzone, Zentralalpen kaj Südalpen - la lasta el tiuj subregionoj iom situas en la sudo de Karintio, plejparte tamen en norda Italio. La nordan kaj centran partojn interalie dividas la valo de la rivero Salzach, la centran kaj sudan partojn la Puster-Valo kaj la valo de la rivero Drau.

Geomorfologio[redakti | redakti fonton]

La regiono havas la plej altajn montopintojn de la orienta duono de al montaro Alpoj, kaj la tieaj montopintoj je kompare granda parto estas glaĉeroj. La plej alta montopinto de la Centraj orientaj Alpoj estas Monto Bernino, kun alteco de 4048,6 m s.m. En la okcidenta parto, do en la transira zono inter orientaj kaj okcidentaj Alpoj, la orientaj montoj signife pli altas ol la okcidentaj kaj pejzaĝe tre dominas la okcidentan ĉirkaŭaĵon. La limon inter okcidentaj kaj orientaj Alpoj laŭdifine konsistigas linio inter la Bodenlago norde, la valo de la rivero Rejno pli centre kaj la Lago di Como sude.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]