Central do Brasil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra stacio
filmo
Originala titolo Central do Brasil
Produktadlando  Brazilo
 Francio
Originala lingvo Portugala
Kina aperdato 1998 (Brazilo)
Daŭro 113 min
Ĝenro Dramaj filmoj
Kameraado Walter Carvalho
Reĝisoro(j) Walter Salles
Produktisto(j) Martine de Clermont-Tonnerre kaj Arthur Cohn
Scenaro Marcos Bernstein, João Emanuel Carneiro kaj Walter Salles
Laŭ la verko de ---
Filmita en  Brazilo
Loko de rakonto Rio-de-Ĵanejro
Muziko de Jacques Morelembaum kaj Antonio Pinto
Rolantoj Fernanda Montenegro • Vinícius de Oliveira • Matheus Nachtergaele • Marília Pêra • Caio Junqueira • Otávio Augusto • Stella Freitas • Othon Bastos
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ---
Distribuo ???
Honorigoj Ora UrsoOra Globo de la plej bona internacia filmo fremdlinga • National Board of Review Award for Best Foreign Language Film • National Board of Review Award for Best Actress • plej bona aktorino • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Actress • Satellite Award for Best Foreign Language Film • BAFTA Award for Best Film Not in the English Language
IMDb
vdr

Central do Brasil (esperante: Centra stacio) estas drama filmo de la brazila reĝisoro Walter Salles el la jaro 1998. Du junaj aŭtoroj (Marcos Bernstein, João Emanuel Carneiro) verkis la scenaron laŭ ideo de Salles. La filmo gajnis Oran kaj Argentan Ursojn en la Festivalo de Berlino kaj pliajn internaciajn premiojn.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

La pensiita instruistino Dora perlaboras kromsalajron kiel leterskribistino en la centra stacio de Rio de Janeiro. Ŝiaj klientoj estas simplaj homoj ne kapablaj mem verki leterojn, Dora skribas por ili leterojn al amatinoj, amikoj aŭ parencoj. Sed la pli multajn leterojn Dora ne forsendas, sed voĉlegas al sia amikino Irene por amuziĝi.

Iun tagon venas patrino kun sia naŭ-jara filo por skribigi al ties patro leteron, en kiu ŝi ĉagrenite postulas, ke li fine venu por renkonti sian filon. Tagon poste ŝi revenas por anstataŭi tiun koleran leteron per nova, pli afabla, en kiu ŝi anoncas baldaŭan viziton ĉe la patro.

Tuj post la diktado la patrino mortas en trafikakcidento. La knabo Josué, sola, ne havas monon nek planon kion fari kaj restas tutajn tagojn malgaje en la stacidomo, ĝis fine Dora kompatas lin kaj kunprenas lin al sia hejmo. Sed baldaŭ Dora forvendas la knabon al adoptoagentejo kontraŭ 2 mil dolaroj kaj aĉetas novan ŝikan televidilon.

La amikino Irene, kiu tre simpatiis kun la knabo, pridemandas Dora'n pri la subitaj apero de televidilo kaj malapero de Josué kaj ŝokite ekscias pri la agentejo, kiun ŝi suspektas pri organkomerco. Dora bedaŭras sian eraron kaj forrabas Josué el la agentejo de la infankomercistoj. Ĉar ili nun ne plu estas sekura en la urbo, Dora decidas akompani Josué al ties patro.

La filmo vigle rakontas pri diversaj amuzaj kaj seriozaj aventuroj dumvojaĝe (renkonto kaj romanco kun la ŝarĝaŭtomobilisto Cesar, kun pilgrimantoj survoje al pilgrimejo Bom Jesus, malsato pro manko de mono kaj malfacilaĵoj trovi la patron de Josué.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Premioj kaj distingoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fernanda Montenegro

Festivalo de Berlino 1998 (Germanio)

  • Ricevis la Oran Urson kiel Plej bona filmo.
  • Ricevis la Specialan Premion de la Ĵurio.
  • Ricevis la Arĝentan Urson por Fernanda Montenegro kiel Plej bona aktorino.

Ora Globo 1999 (Usono)

  • Gajnis en la kategorio de Plej bona eksterlanda filmo.
  • Proponita en la kategorio de Plej bona aktorino (Fernanda Montenegro).

Premio César 1999 (Francio)

  • Proponita en la kategorio de Plej bona eksterlanda filmo.

Independent Spirit Awards 1999 (Usono)

  • Proponita en la kategorio de Plej bona eksterlanda filmo.

Oskar-premio 1999 (Usono)

  • Proponita en la kategorioj Plej bona eksterlanda filmo kaj Plej bona aktorino (Fernanda Montenegro).

BAFTA 1999 (Britio)

  • Gajnis en la kategorio de Plej bona filmo en eksterlanda lingvo.

Camerimage 1998 (Pollando)

  • Gajnis la premion Ora Rano.

Festivalo de Havano 1998 (Kubo)

  • Venkis en la kategorio de Plej bona aktorino (Fernanda Montenegro).
  • Ricevis plurajn premiojn: de la Universitato de Havano, premio Glauber Rocha (aparta mencio por Walter Salles), la specialan premion de la ĵurio kaj apartan mencion por la plej bona infana aktoro (Vinícius de Oliveira).

Festivalo de San Sebastian 1998 (Hispanio)

  • Ricevis la premiojn de la Publiko kaj tiun de la Juna Ĵurio.

Satellite Awards 1999 (Usono)

  • Venkis en la kategorio de Plej bona filmo en eksterlanda lingvo.
  • Proponita en la kategorio de Plej bona scenaro kaj Plej bona aktorino (Fernanda Montenegro).

Margarida de Prata 1998 (Brazilo)

  • Ricevis la premion Margarida de Prata da CNBB.

Troféu APCA 1999 (Brazilo)

  • Venkis en la kategorioj Plej bona aktorino (Fernanda Montenegro), Plej bona fotado, Plej bona filmo kaj Plej bona reĝisoro.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]