Centralo de Gispersleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La elektra Centralo Gispersleben (germane: Kraftwerk) estis karbenergia centralo en Gispersleben, Zittauer-strato nr 31, urbokvartalo de Erfurto, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Akcio pri 100 markoj de Kraftwerk Thüringen AG, oktobro 1929

En aŭtuno 1901 Max Lange, inĝeniero el Lepsiko akiris la proksime de la Kiliano-kirko (Gispersleben) situanta Poŝt-muelejo antaŭenigita per flanka kanalo de Gera. Ene de kelkaj monatoj iĝis la ŝanĝo je moderna elektrikocentralo; li estis la unua entreprenisto en la erfurta regiono kiu ofertis nur konektojn de alterna kaj trifaza kurentoj. En 1903 jam sep komunumoj partoprenis kaj sekvis multaj aliaj. En 1909 la privata entrepreno iĝis akcia kompanio kaj en 1915 oni kunfandiĝas kun la vajmara Elektrizitätswerk Weimar je Kraftwerk Thüringen Aktiengesellschaft kun sidejo en Gispersleben.

En 1923 la entrepreno transprenitis fare de la ĵus fondita Thüringenwerk. La sekvan jrojn la gispersleben-a centralo, pro kreskanta demando je kurento, iĝis karba. En la 1920-aj kaj 1930-aj jaorj alvenis daŭre novkonstruaĵoj. En 1936 kompletigis ĝin planoj de la erfurta arĥitekto Theo Kellner por erareroj buroa kaj ateliera. En aprilo, mallonge antaŭ militofino, proksime de la centralo iĝis bataloj inter Wehrmacht kaj Usona Armeo.[1]

La iama ĉeangula konstruaĵo (2015)
Domo buroa/ateliera (2009)

En 1948 eksproprietigitis ĝi fare de la sovetia administrado (SMAD) kaj alinomiĝis je Kraftwerk Gispersleben. Dum la 1950-aj jaroj ĝi restis popolproprieta entrepreno estante grava energiliveranto regiona. En 1962 en Gispersleben novkonstruita gasturbina centralo (la unusola en la tiutempa GDR) kaj transformatora stacio ekfunkciis. La vaporcentralo iĝis hejtocentralo nutrante la entreprenojn en la ĉirkaŭaĵo kun varmo eldistanca. Inter 1969 kaj 1972 pligrandiĝis la maŝinaro. La unuaj klientoj estis la brikfarejo VEB Ziegelkombinat Erfurt kaj la loĝdomblokoj en la Erfurta Nordo. Sekvis la forcejo Gewächshauskombinat Mittelhausen, la frukta kaj legoma komercej Großhandelsgesellschaft Obst und Gemüse Erfurt kaj la erfurtaj loĝkvartaloj ĉirkaŭ Moskva Placo kaj Ruĝa Monto.

En 1979 la centralo iĝis parto de Energiekombinat Erfurt. Estiĝis nova hejtcentrala komplekso kun kvar partoj ĉe Schwerborner Straße, je 5 km eoste. La centralo en Gispersleben, kiu intertempe ofte havis teknikajn pertubojn, fermitis transire en printempo 1989.

Post Turniĝo la kombintato iĝis en la 1.7.1990 denove akcia kompanio, kiu poste estis parto de Thüringer Energie AG. Ĝi servis ankoraŭ ĝis 1992 kiel rezervo-centralo; en 1996 ankaŭ la gasturbinaĵo ekmalfunkciis. Estante eroj de la apudriveraj herbejo de Gera la areoj deklaritis akvegaj zonoj erfurta: tio ege ĝenis eblan postan konstruan utiligon. Ekde 2005 komenciĝis la malmuntiĝo de la teknikaj maŝinoj kaj flankaj eroj. La ĉefa ejo el la 1920-aj/1930-aj jaroj iĝis monumentprotektotaĵo. Ĉar eblaj novaj uzantoj kun koncepto taŭga ne troveblis ĝi malkonstruitis en vintro 2016. Planatas la uzo en la kadro de la Federacia Ĝardenekspozicio (BUGA) en Erfurto en 2021. La tuto por tio novaranĝitas sub la nomo Kilianipark/Nördliche Geraaue.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Iris Pelny: Erfurts Ruinen: Altes Heizkraftwerk in Gispersleben verwaist. Thüringer Allgemeine, Erfurt, 26.10.2012 [1][rompita ligilo]
  • Iris Pelny: In das alte Gisperslebener Heizwerk fließt neue Energie. Thüringer Allgemeine, Erfurt, 15.1.2013 [2][rompita ligilo]
  • Holger Wetzel: Zweifel am Abriss des Heizwerkes in Gispersleben. Thüringer Allgemeine, Erfurt, 10.8.2015 [3][rompita ligilo]
  • Hartmut Schwarz: Baustraße in Gispersleben erleichter Heizwerk-Abriss. Thüringer Landeszeitung, Erfurt 18.12.2015 [4][rompita ligilo]
  • Siegmar Neuhaus i.a.: Das Thüringenwerk: ein Rückblick in die Stromgeschichte Thüringens, TEAG, 2-a eldono 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Buresch, Anja: Kampf um Erfurt. Die amerikanische Besetzung der Stadt im April 1945. Erfurt 2016. ISBN 3954007185.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kraftwerk Gispersleben en la germana Vikipedio.