Centro Georges Pompidou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Paris - Centre Pompidou - 4528.jpg
Centro Georges Pompidou, 2008

La centro Georges Pompidou (franclingve Centre Pompidou aŭ pli amplekse Centre national d'art et de culture Georges-Pompidou) estas muzeo, librejo kaj kultura institucio lokita en la 4-a arondismento de Parizo, inter la kvartaloj Les Halles kaj Marais.

Historio

La centro akceptas vizitantojn depost 1977, kaj naskiĝis danke al la volo de la Prezidento Georges Pompidou, kiu deziris krei kore de Parizo malbanalan kulturan centron, tute dediĉitan al moderna arta kreado, kie pentradoskulptarto povus kunloĝi kun libroj, desegno, muzikokino.

La centro estis inaŭgurita de la Prezidento Valéry Giscard d'Estaing je la 31-a de januaro 1977, kaj ricevis la nomon de sia forpasinta kreinto. Ĝi estas hodiaŭ tre videbla ene de Parizo pro sia kolorega, stranga arkitektura stilo.

Eksteraj ligiloj