Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj.
Urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds, sidejo de CDELI kaj Svisa Esperanto-Societo

La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), ankaŭ konata sub la franca nomo Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale) estas renkontiĝejo, arkivejo, esplorejo kaj flegejo de la komuna kunvivo de malsamaj planlingvaj movadoj, troviĝante en La Chaux-de-Fonds, Svislando[1].

Ĝi estis fondita en 1967. Ĝi estas fako de la Urba Biblioteko kaj enhavas pli ol 20.000 bibliografiajn unuojn. Interlingvistike neŭtrala (tial la nomo en la franca), CDELI ne entenas nur esperantaĵojn, sed celas konservi dokumentojn en ĉiuj planlingvoj: tie situas la plej riĉaj bibliotekoj en Volapuko kaj en Okcidentalo, interalie. Ĝi estas unu el la Interlingvistikaj instancoj de Esperantujo.

CDELI-n ekkreis Claude Gacond en 1954 per savo de arĥivaĵoj. De 1969 ĝis 1974 li interrompis sian instruistan karieron por plentempe dediĉi siajn fortojn al la starigo de CDELI (kaj de KCE). Ekde sia emeritiĝo en 1994, Claude Gacond daŭrigas sian poresperantan aktivecon kadre de CDELI kiel nesalajrata arĥivisto. Unu el liaj fidelaj kunlaborantoj estas Andrée Gacond, lia edzino, kiu ĉiusemajne kunlaboras en CDELI ekde ties fondo. Emerita bibliotekistino de la urba biblioteko, salajrata aktuale de la Esperanto-Amikaro de CDELI[2], Martine Schneller, kaj bonvoluloj: Nancy Fontannaz, Stefano Keller, Monika Molnar, Luc Allemand kaj aliaj ĉirkaŭas lin en la plenumo de taskoj bibliotekaj kaj dum la instruado kadre de la studsabatoj kaj seminarioj[3] okazigitaj en CDELI.

CDELI estas unu el la eldonintoj (kun Svisa Esperanto-Societo) de « Universalaj Lingvoj en Svislando , Svisa Enciklopedio Planlingva», verkita de Andreas Künzli.

La 22-an de novembro 2007 okazis en CDELI la gazetara konferenco, dum kiu la svisaj parlamentaninoj Gisèle Ory kaj Francine John-Calame anoncis la kandidatigon de Esperanto kaj UEA por Nobelpremio pri paco.

La 16-an de Majo 2015 CDELI akceptis la partoprenantojn de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto organizita de ILEI.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tazio Carlevaro, CDELLI fariĝas 60-jara : diamanta jubileo, La Eta Heroldo, nro 3, 1a jarkolekto, marto 2017, p. 2.
  2. Esperanto-Amikaro de CDELI
  3. studsabatoj kaj seminarioj : http://www.esperanto-gacond.ch/studsabatoj.html
  4. "Myni Esperanto-Schwyz, alemanlingva filmdokumente pri la 3-a Tutmonda Kolokvo kaj pri CDELI

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]