Centro di Interlinguistica
| Centro di Interlinguistica | ||
|---|---|---|
| Interlingvistika Centro | ||
| organizaĵo | ||
| Komenco | 2025 | |
| Landoj | Svislando | |
| Sidejo | ||
| Direkta Komitato | Tazio Carlevaro (honora prezidanto), Giacomo Comincini (prezidanto), Alessandro Beltramini (vicprezidanto), Alessio Giordano ĝenerala sekretario), Giorgio Silfer (kasisto) | |
| Lingvoj |
Itala, esperanto | |
| Retejo | https://cdi.esperantio.net/ | |
Centro di Interlinguistica (CdI; esperante Interligvstika Centro) estas svisa asocio, kies celo estas kulturi interlingvistikon kaj esperantologion en la tuta Itallingvio (Italio, Kantono Tiĉino).
Historio
[redakti | redakti fonton]
Itala Interlingvistika Centro
[redakti | redakti fonton]La establo naskiĝis kiel kultura rondo en Milano en novembro 1985, sub la nomo de Itala Interlingvistika Centro (IIC). Dum la unuaj dek jaroj IIC organizis landskalajn seminariojn, eldonis propran revuon Lingua Verde kaj diversajn librojn, starigis Bibliotekon de Interlingvistiko kaj ĝenerale funkciis kiel filio de LF-koop.

Poste ĝi koncentriĝis al akademiaj medioj: interalie ĝi starigis sian Bibliotekon de Interlingvistiko ĉe Universitato IULM en Milano kaj helpis al la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Universitato de Torino. IIC ankaŭ eldonis la la publikaĵon "Interlingvistikaj Kajeroj"[1]. Krome ĝi daŭre funkciis kiel filio de LF-koop. Ĝi aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito.
Centro di Interlinguistica
[redakti | redakti fonton]Kadre de la oficiala refondado de la establo (2025) kiel svisa asocio[2], oni organizis akademiajn eventojn en Italio[3] kaj planis novan eldonaĵon de nova revuo[4]. Belinzono, ĉefurbo de Kantono Tiĉino, estis elektita kiel estonta sidejo de la Centro, atestante la gravecon de la svisa Itallingvio[5].
Finfine, Centro di Interlinguistica estis oficiale fondita la 6an de decembro 2025, kvardek jarojn post la starigo de la antaŭula IIC. La fonda asembleo kunsidis en Kiaso (Kantono Tiĉino) kaj elektis sian direktan komitaton[6].
| Nomo | Titolo |
|---|---|
| Tazio Carlevaro | honora prezidanto |
| Giacomo Comincini | prezidanto |
| Alessandro Beltramini | vicprezidanto |
| Alessio Giordano | ĝenerala sekretario |
| Giorgio Silfer | kasisto |
Giorgio Silfer, Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano estas ankaŭ membroj de la scienca komitato. Interalie, al tiu apartenas ankaŭ Fabrizio Pennacchietti, Perla Martinelli, Marco Picasso, Tazio Carlevaro kaj Elia Calligari.
Ĉe la Esperanta Kulturservo de la Esperanta Civito estas kelkaj libroj lanĉitaj de CdI kaj aĉeteblaj[7].
Prezidantoj
[redakti | redakti fonton]| Nomo | jaroj |
|---|---|
| Marco Picasso | (1985-1986) |
| Enrico Beltramini | (1987-1995) |
| Tiziana Rogora | (1996-2014) |
| Giorgio Silfer | (2015-2025) |
| Giacomo Comincini | (2025-) |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IIC asembleos komence de aŭgusto 2020, HEKO, n-ro 739 8-B, la 28-an de julio 2020
- ↑ HeKo - Perspektivoj por Itala Interlingvistika Centro -https://www.esperantio.net/heko/perspektivoj-por-itala-interlingvistika-centro
- ↑ HeKo - Akademia konferenco pri esperanto en Pavio -https://www.esperantio.net/heko/akademia-konferenco-pri-esperanto-en-pavio
- ↑ HeKo - Itala paktinto planas fondi retgazeton -https://www.esperantio.net/heko/itala-paktinto-planas-fondi-retgazeton
- ↑ HeKo - En Belinzono la unua paŝo al nova (ret)gazeto -https://www.esperantio.net/heko/en-belinzono-la-unua-pasxo-al-nova-retgazeto
- 1 2 https://www.esperantio.net/heko/cesis-iic-vivu-cdi
- ↑ Esperanta Kulturservo - IIC -https://kulturservo.esperantio.net/establo/itala-interlingvistika-centro

