Centrolew

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mitingo de Centrolew en la Svisa Valo en Varsovio, la 15-an de septembro 1930

Centrolew, pli precize Unio por Defendi la Rajtojn kaj Liberojn de la Popolo (pole Związek Obrony Praw i Wolności Ludu) estis alianco de centristaj kaj maldekstraj partioj establita en 1929 por kontraŭbatali la regado-sistemon de Sanacio, politika partio de Józef Piłsudski. Centrolew konsistis el: Pola Partio Socialista, Pola Popola Partio "Wyzwolenie", Pola Popola partio "Piast" kaj kristan-demokratiaj partioj.

Opoziciaj partio de la maldekstro kaj la centro decidis unuiĝi pro tio, ke Sanacio malobeis la regulojn de demokratia ŝtato. Tiel en 1929 kreiĝis Centrolew, kiu celis renversi la aŭtoritatan regadon kaj restarigi parlamentan demokration en Pollando.

En junio 1930 la koalicio de Centrolew, en la Kongreso por Defendi la Rajtojn kaj Liberojn de la Popolo en Krakovo proklamis, interalie, batali por forigi la diktatorecon de Józef Piłsudski, ĝis la venko kaj volis establi "registaron de konfido" de Sejmo kaj la popolo[1].

Centrolew kaŭzis la eksiĝon de la registaro de Kazimierz Świtalski[2].

La sanaciaj aŭtoritatoj decidis senprokraste kontraŭagi. La 25-an de aŭgusto 1930 estis establita nova registaro kaj Piłsudski mem fariĝis ĝia ĉefministro. La 29-an de aŭgusto prezidanto Ignacy Mościcki finis la oficperiodon de Sejmo kaj Senato kaj ordonis novajn elektojn, rezulte de kiuj opoziciaj parlamentanoj estis senigitaj de imuneco. En la nokto inter la 9-a kaj 10-a de septembro, sanaciaj aŭtoritatoj arestis opoziciajn politikistojn sen juĝa ordono (inkl. Wincenty Witos kaj Wojciech Korfanty) kaj la subpremoj daŭris. Pluraj aktivuloj (inkluzive de la prokuroro en la proceso de ministro Gabriel Czechowicz, Herman Lieberman el PPS) estis forte batitaj, ĉiuj estis persekutataj kaj vorte insultitaj. Preskaŭ kvin mil aliaj Centrolew-aktivuloj estis arestitaj ene de kelkaj semajnoj. La subpremoj celis malfortigi Centrolew antaŭ la venontaj parlamentaj balotoj kaj senigi la aliancon de ĝiaj gvidantoj[2].

La elektoj rezultigis severan malvenkon de Centrolew. Ĉi tio kaŭzis plenan disfalon de la alianco. La arestitaj aktivuloj estis malliberigitaj en la fortreso de Bresto. De oktobro 1931 ĝis januaro 1932 okazis en Varsovio la bresta proceso[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Centrolew – Sejm rzuca wyzwanie Piłsudskiemu, histmag.org
  2. 2,0 2,1 2,2 Od niepodległości do niepodległości. Historia Polski 1918–1989. Instytut Pamięci Narodowej, Warszawa 2010

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adam Dziurok, Marek Gałęzowski, Łukasz Kamiński, Filip Musiał: Od niepodległości do niepodległości Historia Polski 1918–1989. Warszawa: Instytut Pamięci Narodowej, 2010.