Saltu al enhavo

Centropoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Centropo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Centropoj
Bengala centropo
Bengala centropo
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Centropus
Illiger, 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Centropoj estas unu el ĉirkaŭ 30 genroj de birdoj de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la aniojn, la vojkurulojn kaj la hoacinon. Ili loĝas en la Malnova Mondo. Ĉiuj el ili apartenas al la subfamilio Centropodinae kaj al la genro Centropus. Malkiel multaj el la kukoledoj de la Malnova Mondo, la centropoj ne estas nestoparazitoj. Aliflanke ili havas sian propran reproduktan singularecon: ĉiu membro de la genro estas iagrade inversita laŭ la seksa rolo, tiele ke la pli eta masklo plie zorgas la idaron. Almenaŭ unu specio de centropo, la Nigra centropo, estas poliandria (Andersson 1995). Ĵusaj pruvoj per DNA sugestas, ke ili devus esti levita al statuso de familio, kiel la Centropodedoj.

La genronomo kombinas la grekajn vortojn kentron kun la signifo "sprono" aŭ "pikilo" kun pous kun la signifo "piedo".[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  • Andersson, Malte (1995): Evolution of reversed sex roles, sexual size dimorphism, and mating system in coucals (Centropodidae, Aves). Biological Journal of the Linnean Society 54(2): 173–181. HTML resumo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine