Centuriaj komicioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La centuriaj komicoj (latine: comitia centuriata) estis la ĉefa popola asembleo de la Roma respubliko. La civitanoj voĉdonis publike, kaj aparte laŭ riĉeca klaso (kontraŭe de la tribaj komicoj kie oni voĉdonis laŭ "triboj" listigitaj fare de la censoroj). Tiu asembleo elektis la plej gravajn popolajn magistratojn (la pretorojn, la konsulojn kaj la censorojn); pribalotis la leĝojn proponitajn al ĝi; prijuĝis kelkajn aferojn; kaj povis decidi militon.

Tamen nur supra magistrato rajtis kunvoki tiun asembleon konsultinte la signojn; kaj la sama magistrato povis malkunvoki asertante ke la signoj malfavoris (kaj laŭkrede nur li povis interpreti la signojn). Tio do tre malpliigis la komicajn povojn.

Voĉdona sistemo[redakti | redakti fonton]

La civitanoj estis apartigitaj je kvin klasoj (classes) laŭ riĉeco. Ĉiu klaso estis apartigita (laŭ triboj) po je certa nombro de centurioj (centuriae) kapablaj teorie liveri cent virojn al la soldataro. Krome ekzistis centurioj eksterklasaj (enhavantaj la riĉegulojn kaj la malriĉegulojn). Jen listo de la klasoj kaj centurioj laŭ balota vico:

Klaso aŭ grupo de centurioj Necesa riĉeco aŭ metio Nombro da centurioj
Ĉevalistoj (equites) Miliono da asoj Dek ok
Unua klaso 125 000 asoj Okdek
Dua klaso 75 000 asoj Dudek
Tria klaso 50 000 asoj Dudek
Kvara klaso 25 000 asoj Dudek
Kvina klaso 11 000 asoj Tridek
Laboristoj (fabri) Laboristoj Du
Muzikistoj Muzikistoj Du
Subklasuloj (infra classem, capite censi) Malriĉuloj Unu

Oni voĉdonis laŭvice. Ĉiu centurio estis entenata po en aparta barita ejo (saeptum); unu post unu la homoj eliris tiun ejon kaj diris sian decidon sur levita pasejo, la "voĉdona ponto" (pons suffragii), al la demandisto (rogator); la demandisto skribis tiun voĉdonon kaj la balotinto iris en la ŝafejon (ovile) por atendi la rezult-anoncon. La poa plimulta decido de ĉiu centurio estis kalkulita ĝis la plejmulto da centurioj, kaj tiu momento estis la fino de la voĉdonado. Do la riĉuloj havis plian povon ol la malriĉuloj: la riĉuloj voĉdonis komence kaj la plej malriĉaj do preskaŭ neniam povis baloti.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rougé, Jean: Les institutions romaines. De la Rome royale à la Rome chrétienne, Armand Colin, 1969 (1991), ISBN 2-200-32201-1, p. 22 - 24