Century 21 Exposition

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Century 21 Exposition
Internacia ekspozicio
Geografia situo 47° 37′ 17″ N, 122° 21′ 3″ U (mapo)47.621388888889-122.35083333333Koordinatoj: 47° 37′ 17″ N, 122° 21′ 3″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Seatlo
Century 21 Exposition (Vaŝingtonio)
Century 21 Exposition (Vaŝingtonio)
DEC
Century 21 Exposition
Century 21 Exposition
Map
Century 21 Exposition
vdr
La tiam nova Spacnadlo ĉe la Mondfoiro, 1962
Mapo (1960) de la tereno fariĝonta Century 21 Exposition

Ekspozicio Jarcento 21 (angle Century 21 Exposition aŭ malpli formale "La Seatla Mondfoiro") estas internacia ekspozicio okazinta en la jaro 1962 (de la 21-a de aprilo ĝis la 21-a de oktobro) en Seatlo, Usono. La 30-hektara tereno poste fariĝis urba parko kaj kultura centro sub la nomo "Seattle Center". Ĉe tiu ekspozicio debutis pluraj konataj seatlaj konstruaĵoj, interalie la Spacnadlo, la Usona Scienca Pavilono (postfoire Pacifika Scienca Centro), la Seatla Opera Domo (nun rekonstruita kiel Halo McCaw), kaj la Vaŝingtonia Koliseo (poste rekonstruita kaj renomita KeyArena). Ankaŭ la seatla unurela trajno ("Seattle Center Monorail"), kiu ankoraŭ veturadas inter la ekspozicia tereno kaj la enurba vendejodistrikto, estis ikona simbolo de la ekspozicio.