Cenzuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cenzuristo)
Cenzuritaj artikoloj pri ĝenerala striko de transportado en Bulgario, 1919.

Cenzuro estas la kontrolado de komunikaĵoj por malhelpi la disvastigon de nedezirataj informoj. Ĝin aplikas plej ofte ŝtataj instancoj en diktaturoj sed ankaŭ aliaj reĝimoj kiel kelkaj demokratioj, kiuj ne respektas la liberecon de la opiniesprimo kaj de la amaskomunikiloj. Rezulto de cenzuro povas esti la malpermeso publikigi iun verkon aŭ la konfiskado de jam publikigita verko.

Ekzemplo de cenzuro estas la malpermeso de Vikipedio en Ĉina Popola Respubliko. Ekde la 18-a de oktobro 2005 Vikipedio ne plu estas rekte alirebla en Ĉinio.

La Eŭropa Konstitucio malpermesas cenzuron per artikolo II-71 "Libereco de la opiniesprimo kaj de informado". Raportistoj sen limoj ankaŭ batalas kontraŭ cenzuro.

Cenzuro kontraŭ kalumnio[redakti | redakti fonton]

Ofte oni uzas la rajton ne esti kalumniata por efektive cenzuri. Pro tio estas malfacile limigi.

Esperanto[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

De 1916 la gazeto, Esperanto estis malpermesita en Francujo kaj malgraŭ interveno de generalo Sébert ĉe ministro Painlevé tiu ĉi malpermeso ne estis forigata. La milita aŭtoritato, kiu decidis pri tio, bazis sin sur la prijuĝo de oficiro de cenzuro, fama E-isto, fariĝinta Idisto (kiu?). (La gazeto havis tiam 300 abonantojn en Francujo.) Tre malutilis ankaŭ tio, ke la poŝto por transmaraj landoj pasis Francujon. La brita cenzuro tiurilate kondutis pli larĝanime. La germana cenzuro ne ekzamenis periodaĵojn, trairintajn Germanujon, sed nur korespondaĵojn.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Radomir Silber, On Modern Censorship in Public Service Broadcasting, Cultural and Religious Studies, Volume 3, 2018, ISSN 2328-2177

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]