Cenzuro de pedofilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Cenzuro de pedofilio estas la malpermeso de la disvastigo aŭ cirkulado de ideoj, opinioj, informoj, studoj, donitaĵoj aŭ bildoj rilataj al pedofilio aŭ la barado en la aliro al tiuj ĉi, pere de ia ajn medio, ĉar ili estas konsiderataj obĵeteblaj, malutilaj, tiklaj, politike nekorektaj aŭ nekonvenaj laŭ starigite de iu registaro, amaskomunikiloj, organizaĵoj jen publikaj, jen privataj, influhava grupo aŭ alia kontrola korpo, pro ideologiaj, politikaj aŭ moralaj kialoj.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Oni vidas cenzuron de pedofilia aktivismo en multaj situacioj, ĉar la sinteno defendi seksaj agoj kun infanoj kiel akceptebla konduto estas konsiderata kiel neakcepteblaj de la plej multaj sociaj instancoj. Laŭ la Monda Sanorganizaĵo Pedofilio estas konsiderita kiel malsano[1] kaj pri pedofiliaj publikaĵoj povas en certaj kazoj ankaŭ esti en konflikgo kun punleĝoj rilate pornografio[2]. Kiam oni studas la cenzuron de pedofilio, tio ne eblas ne konsiderante la fakton, ke seksaj agresoj de plenkreskuloj kontraŭ infanoj kaŭzas al la infanoj dumvivajn damaĝojn.[3] Tial la leĝaro de la plej multaj ŝtatoj en la mondo rilate al pedofilia kaj similaj movadoj antaŭvidas regulojn, per kiu la rajto al libera esprimo certagrade estas limigita. Rilate al Vikipedio cenzuro ĝenerale okazas pro diversaj kazoj, precipe se artikolo vundas la neŭtralecon de vikipedio [4] kaj en la vasta senco nature la libereco en vikipedio liberiĝas per la fakto, ke ĉiu kontriubanto povas modifi ekzistantan tekston kaj farante tion en iu senco ankaŭ cenzuras.

Cenzuro de pedofilio laŭ medioj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

La verkisto Fernando Sánchez Dragó.
  • Komence de la 20a jarcento, la skotdevena germana verkisto John Henry Mackay entreprenis kampanjon sub la pseŭdonimo Sagitta por ke oni permesu la pederastian amon[5]. Lia plano estis publikigi plurajn librojn en diversaj stiloj, sed lia projekto fiaskis post kiam liaj verkoj estis konfiskitaj kaj sia eldonisto denuncita, kvankam tiu ĉi neniam rivelis kiu sin kaŝis malantaŭ la pseŭdonimo Sagitta. Post juĝo la libroj estis deklaritaj obscenaj en 1909 kaj la eldonisto monpunita. Mackay tamen daŭrigis sian kampanjon kaj en 1913 li publikigis novajn verkojn kun la sama celo. La plej elstara el ĉi tiu serio estas la membiografia romano Fenny Skaller[6]. En 1926 li publikigis Der Puppenjunge[7], romano pri prostituitaj infanoj en Berlino. En la Vajmara Respubliko oni povis vendi liajn librojn, sed post kiam la nazioj atingis la povon ili estis malpermesitaj.
  • En 2002, la franca eldonejo Gallimard decidis retiri el vendado la romanon Rose Bonbon, de la verkisto Nicolas Jones-Gorlin, kiu rakontas en unua persono la intimajn pripensojn de iu pedofilo altirita de knabinoj, post polemiko elĉenigita pro la atakoj de asocioj familiaj kaj por defendo de la infaneco. La Ligo de Homaj Rajtoj de Francio denuncis la persekutadon de la libro kiel "gravan malobservon de parollibereco".
  • En 2010, la verkisto Fernando Sánchez Dragó estis objekto de forta amaskomunikila kampanjo post publikigi sian libron Dios los cría... y ellos hablan de sexo, drogas, España, corrupción..., en kiu li insinuis, ke li havis ian seksan rilaton kun du 13-jaraj adoleskantinoj dum unu el siaj estadoj en Tokio en la 1960aj jaroj[8]. La entrepren-komitato de Telemadrid, en kiu li prezentis programon, kaj la sindikataj fakoj de CCOO, UGT kaj CGT petis lian tujan eksigon. La ministrino pri kulturo, María Ángeles González-Sinde (iniciatintino de la Sinde-Leĝo), publike kritikis la verkiston kaj asertis, ke se la Ministrejo de Kulturo havintus pli da tempo ĝi estus konsiderinta revoki lian inviton al la literatura foiro de Istambulo. Pli poste, Sánchez Dragó neis per artikolo en la ĵurnalo El Mundo esti havinta seksajn rilatojn kun la knabinoj kaj ke ili estis neplenaĝaj[9].

Revuoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1995, la Franca registaro malpermesis la vendadon en gazet-kioskoj de la revuo Jeunes et Naturels, naturista revuo kiu prezentis tekstojn kaj fotaĵojn de personoj praktikante nudismon, speciale geadoleskantoj kaj geinfanoj, ofte akompanitaj de iliaj gepatroj kaj sen ia aludo aŭ konotacio seksa, akuzita pri esti «pedofilia revuo». Kvankam la revuo ankaŭ estis vendita per abono, la vendo en kioskoj estis vitala por ĝi, pro tio ĝi malaperis. En Usono, en 2002, la tribunaloj konkludis ke la magazino ne estis «obscena».

Retejoj[redakti | redakti fonton]

  • En 2008, en Hispanio, la tiama Popol-Defendanto Enrique Múgica urĝis la Ŝtatan Ĝeneralan Prokurorejon starigi enketon por bloki la oficialan retejon de la Internacia Knabama Tago (http://www.ibld.net/ Arkivigite je 2009-06-11 per la retarkivo Wayback Machine). Fronte al la amaskomunikila konfuzo elĉenigita, la ŝtata ĝenerala prokuroro, Cándido Conde-Pumpido, komisiis raporton al la Civilgardio por konkretigi la jurpunan entecon de la kunvoko[10]. Finfine, la Grupo pri Telematikaj Deliktoj de la armita institucio adresis raporton al la prokuroro klarigante, ke oni ne trovis indikaĵojn pri delikto en la retejo kaj ke ĝi estis gastigita en retservilo de Usono. La raporto ankaŭ klarigis, ke la pedofilio ne karakterizas delikton per si mem, ĉar ĝi rilatas al seksa prefero, ja ne al sia plenumiĝo, kio estas pederastio. Eĉ tiel, la ministro pri internaj aferoj, Alfredo Pérez Rubalcaba, avertis ke la institucio sur sia responso laboris por malebligi la reproduktadon de tiaj retejoj en Hispanio[11]

Vikipedio[redakti | redakti fonton]

  • En majo 2008, la konservativa retejo kun la sidejo en Usono WorldNetDaily denuncis al FBI la eneston de iu bildo de la kovrilo de l' disko Virgin Killer, de la germana muzikgrupo Scorpions, kiu montras fotografion de nuda infanino, en la paĝo de la anglalingva Vikipedio pri la disko, argumentante ke tio malobservas la leĝojn pri obsceneco en Usono?
  • En 2010, la usona televidkanalo Fox News Channel publikigis raportaĵon akuzantan Vikipedion pri toleri en ĝiaj retejoj supozataj aktivaĵoj de propagando de iuj pedofiloj kiuj serĉus prezenti pedofilion en favora maniero. Fondaĵo Vikimedio respondis, ke ĝi restis atenta fronte al tiaj drivadoj[12].

Artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Infanino sur blua brakseĝo.
  • En 1878, la pentraĵo Infanino sur blua brakseĝo, de la usona pentristino Mary Cassatt, estis malakceptita en la Internacia Ekspozicio de Parizo pro tio, ke la sinteno de la knabino, kiu manifestas ideale iun specon de ribelo al la tradicia pozicio, respegulante ankaŭ la sintenojn kontraŭkonvenciaj de la aŭtorino, estis konsiderita nekovena pozo.
  • En 2013, la Muzeo Meadows de Dallas cenzuris bildojn de la pentraĵo Infanoj kurante sur la plaĝo, de la hispana pentristo Joaquín Sorolla, sceno de plaĝo en kiu aperas du knabinoj kurante trans la marbordo antaŭ knabo postkuranta ilin, konsiderata unu el la plej verkoj de la artisto, el la promociaj broŝuroj kaj afiŝoj de la ekspozicio "Sorolla kaj Ameriko"[13]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • En Francio, en 1999, Tomato Kechappu Kōtei ("La imperiestro Tomata Keĉupo"), filmo de Shūji Terayama de la jaro 1970 kiu prezentas distopion en kiu la infanoj prenas la povon kaj seksperfortas la plenkreskulojn, estis sekvestrita de la tribunaloj post esti projekciita en la Filmoteko de Grenoblo, kiu posedis cenzur-ateston por la reproduktado. Kio malplaĉis la cenzuristoj estis tio, ke en ĝi aperis scenoj de nudaj infanoj[14].
  • En 2011, tribunalo de Vilanova i la Geltrú (Katalunio) imputis pro supozata krimo de projekciado de infana pornografio la direktoron de la Kinofestivalo de Sitges, en kiu estis projekciita la serban filmon A Serbian Film, pro la fikciaj scenoj de seksa misuzo realigitaj per gumpupoj kiuj aperis tie.[15][16][17] En 2012, la sama tribunalo arkivis la aferon.[18]

Cenzuro de opinioj[redakti | redakti fonton]

  • En Hispanio, en 2008, post la provo de cenzuro de la retejo de la Internacia Knabama Tago fare de la Popol-Defendanto, kelkaj kontraŭpedofiliaj asocioj kaj politikaj partioj, inkluzive de partioj maldeskstrismaj kiuj sin difinas kiel progresitaj (ERC, ICV, IU), petis de la Kongreso normigon de nova krimo (por kiu ili proponis la nomon 'apologio de pedofilio') por mallegiĝi kaj cenzuri retejojn kaj opiniojn favoraj al pedofilio[19][20].
  • Kelkajn semajnojn post la polemiko pri la libro de Sánchez Dragó, la kataluna ĵurnalisto Salvador Sostres esprimis sian preferon al la virinoj 17-, 18- kaj 19-jaraj dum paŭzo (ekster dissendo) de programo de Telemadrid. Siaj paroloj estis filtritaj al la gazetaro kaj la Defendanto de la Neplenaĝulo de Madrido faris enketon al li pro "apologio de pedofilio" (krimo neekzistanta en Hispanio).[21]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monda Sanorganizaĵo Punktoj rilate seksan sanon
  2. Komparu ekzemple Art.197 de la Svisa Punleĝaro
  3. Artikolo pri malsanoj de misuzviktimoj en la reta eldono de "Die Zeit"
  4. Vidu sub Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto
  5. Santiago, Pablo. "Personajes históricos sospechosos de pedofilia". En: Alicia en el lado oscuro. Madrido: Imagine. 2004, pp. 135-136.
  6. Mackay, John Henry. Fenny Skaller. Amsterdamo: Southernwood Press, 1988. ISBN 90-72450-02-7.
  7. Mackay, John Henry. Der Puppenjunge. Hamburgo: Männerschwarm. ISBN 3-86149-069-2.
  8. Sánchez Dragó reconoce en su último libro haberse acostado con dos niñas de 13 años. El País, 2012-10-26.
  9. «Excusatio petita, accusatio non manifesta». El Mundo, 2010-10-27.
  10. "Movilización contra el 'día del orgullo pedófilo'". El País, 2008-06-23.
  11. "La convocatoria para el 'día del orgullo pedófilo' era para 2006". El País, 2008-06-25.
  12. « Pedophiles Find a Home on Wikipedia », Foxnews.com, 2010-06-25.
  13. Dallas censura una pintura de Sorolla por un niño desnudo. Levante-EMV, 2013-11-06.
  14. Schmidl, Karin; Dorothée Schmid, Eva. "Gericht urteilt: Kunst oder Pornografie?" Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine. Berliner Zeitung, 2004-04-08.
  15. "A Serbian Film" es ficción, El País, 2011-03-11.
  16. El Festival de Sitges, imputat Avui, 2011-03-06.
  17. Censurada por el juez, galardonada por el público, El País, 2011-06-11.
  18. Archivan la causa contra el director del Festival de Sitges por exhibir «A serbian film», ABC, 2012-02-22.
  19. ICV, IU y ERC piden en el Congreso que la apología de la pedofilia esté tipificada en el Código Penal. EuropaPress, 2008-08-17.
  20. Protégeles pide que la apología de la pedofilia sea delito Arkivigite je 2008-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. Adn.es, 2008-06-23.
  21. El Defensor del Menor abre un expediente por las palabras de Sostres. Público, 2010-11-17.