Cenzuro en Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Post la morto de la diktatoro Francisco Franco en 1975 kaj la posta politika reformo, la politika, morala kaj ideologia cenzuro plue ekzistadis en Hispanio je malsama grado ĝis nun kaj malgraŭ la rajton al parollibereco eksplicite agnoskita en la hispana konstitucio. Tiu fakto manifestiĝas per la fermo, persekutado kaj sekvestro fare de la tribunaloj kaj registaro de diversaj amaskomunikiloj (radiostacioj, ĵurnaloj, revuoj, televidkanaloj, retpaĝoj), kaj ankaŭ per la persekutado de opinioj kontraŭaj al la politika, morala aŭ ideologia modeloj oficiale establitaj de la ŝtato.

Rimarkindaj kazoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj rimarkindaj kazoj de cenzuro kaj politika, morala kaj ideologia persekutado en la lastaj jardekoj en Hispanio:

Gazetaro[redakti | redakti fonton]

Manifestacio en Bilbao kontraŭ la fermo de la vaska ĵurnalo Egunkaria (2009-12-19).
  • La 14an de julio 1998 la juĝisto Baltasar Garzón ordonis la preventan fermon de la vaska ĵurnalo Egin kaj de la radiostacio Egin Irratia, kaj ankaŭ la areston de pluraj responsuloj de la entrepreno posedanta ambaŭ komunikiloj, Orain S.A., kiujn li akuzis pri integriĝo en armita bando.[1] La tutaj arestitoj estis metitaj en izoleca reĝimo pro la kontraŭterorisma leĝaro. Nur en 2009 la Suprema Tribunalo decidis kontraŭ la antaŭa verdikto kaj deklaris, ke la agado de Egin ne estis nelica.[2] Tamen, la ĵurnalo ne povis esti denove publikigita pro manko de kapitalo.
  • En 2001, la vaska revuo Ardi Beltza, kreita en 1999, estis fermita pro ordono de la juĝisto Baltasar Garzón, kiu akuzis la publikaĵon pri fari apologion de terorismo kaj signi militajn celojn al ETA. La direktoro de la revuo, Pepe Rei, kune kun du ĵurnalistoj, estis kondamnita sub akuzo de kalumnio kaj pasigis kvin monatojn en prizono.[3] Fine, la Nacia Tribunalo nuligis la akuzojn, sed la revuo ne plu estis publikigita.[4]
  • La 20an de februaro 2003, la enketa juĝisto de la Nacia Tribunalo, Juan del Olmo, ordonis kaj la provizoran fermon kaj la preventan juĝan prenon de ĉiuj havaĵoj de la vaska ĵurnalo Egunkaria, la sola tute eldonita en la vaska lingvo.[5] En la sama operaco estis arestitaj dek personoj, la plejparto direktoroj de Egunkaria, akuzitaj pri aparteno al ETA. Iuj, inter ili la direktoro de la ĵurnalo, Martxelo Otamendi, denuncis torturojn flanke de Civilgardio.[6] La fermo de Egunkaria estigis torenton da kritikoj direktitaj al la hispanaj aŭtoritatoj. La verkisto Salman Rushdie denuncis la aferon kiel "batado", kaj la brita ĵurnalo The Independent faris etan simbolan donacion por la malfermo de nova ĵurnalo en la vaska: Berria. Fine, la 12an de aprilo 2010, la Nacia Tribunalo absolvis la kvin direktorojn de la komunikilo akuzitaj pri supozata aparteno al ETA.[7][8]
  • La 20an de julio 2007 la juĝisto Juan del Olmo ordonis sekvestron de la satira ĉiusemajna gazeto El Jueves, kiu publikigis en ĝia fronta kovrilo karikaturon de la princo Felipe kaj la princino Letizia kopulaciante. La 15an de novembro la aŭtoroj de la kovrilo (desegnisto kaj skriptisto) estis kondamnitaj pagi monpunon de po 3.000 eŭroj pro ofendoj al la Krono.[9]

Televido[redakti | redakti fonton]

La publika valencia televido prezentas unu el la plej rimarkindaj kaj insistaj kazoj de cenzuro kaj manipulado.
  • En 1994, interveno de la verkisto Quim Monzó pri la reĝeco en la programo 'Persones humanes', direktita de Miquel Calçada por la kanalo TV3 de Televisió de Catalunya (Televido de Katalunio, TVC), estigis vivan proteston de la Reĝa Familio. La prezidanto de la Generalitato, Jordi Pujol, devis prezenti oficialajn ekskuzojn en Zarzuelo kaj oni faris informan enketon al TV3. Kiel antaŭzorgo, la sekvanta programo estis prokrastite elsendita.[10]
  • En marto 2007, la Valencia Generalitato (aŭtonoma registaro de Valencilando) malpermesis la elsendojn de Televisió de Catalunya en Valencilando. La kulturala asocio Acció Cultural del País Valencià (Kulturala Agado de Valencilando, ACPV), posedanto de la relajsoj kiuj elsendis la signalon de TVC ekde 1985, rifuzis fermi ilin, kaj en novembro de la sama jaro la Generalitato efektivigis devigan fermon. Krom tio, la Generalitato sankciis la kulturalan societon per monpuno de 300.000 eŭroj. La 8an de septembro 2009 ACPV prezentis la popolan iniciaton 'Televisió sense fronteres' (Televido sen landlimoj), kiu kolektis 650.650 signaturojn favore al legalizo de la elsendoj de TVC en Valencilando.[11] En 2012, la Suprema Tribunalo nuligis la verdikton.[12][13][14]
  • En 2009, dum finala matĉo de la Pokalo de Reĝo de futbalo inter FK Barcelono kaj Athletic Bilbao, la ŝtata televido, Televisión Española (Hispana Televido, TVE), silentigis la prifajfadon de la ĉeestantaro al la himno de Hispanio.[15] La fakto ripetiĝis en 2012.
  • La 26an de oktobro 2012, dum la rekta telesendo de la Premioj Princo de Asturio, TVE cenzuris kaj la protestojn kaj la prifajfadon al la reĝino Sofia kaj al la princo Felipe de koncentriĝo organizita en la proksimaĵo kontraŭ la politiko de aŭstereco kaj la ekonomiaj reduktoj de la registaro.[16][17]
  • Unu el la plej rimarkindaj kaj insistaj kazoj pri cenzuro, denuncita de asocioj de uzantoj, entrepren-komitatoj,[18] politikaj partioj,[19][20] sindikatoj[21] kaj redakt-komitatoj estas tiu farita de la valencia registaro super sia aŭtonomia televido, Televisió Valenciana (Valencia Televido, TVV). Tiu ĉi publika entrepreno estas ofte kritikita pro la manipulado de siaj enhavoj, precipe en la informaj programoj, uzataj kiel ilo de propagando kaj politika agitado.[22] Dum la proceso pro la afero Gürtel, kiu implikis la aŭtonomian prezidanton Francisco Camps en supozata reto de koruptado, la ĉefa kanalo de TVV, Canal 9, distingiĝis pro prisilentado de informoj koncernantaj la aferon.[23] Aliflanke, referencoj al la kataluna kulturo kaj lingvoj estas sisteme evititaj de la kanalo ekde ĝia komenco.[24]

Interreto[redakti | redakti fonton]

  • En 2007, pro la hispana Leĝo de Partioj (kreita por malhelpi la demokratian partoprenon de kelkaj partioj), la tribunaloj diktis la fermon de la reta revuo Antorcha [www.antorcha.org] de la Komunista Partio de Hispanio (restarigita) (PCE-r).[25]
  • En 2008, la tiama Popol-Defendanto, Enrique Múgica [Enrike Múĥika], urĝis la Ŝtatan Ĝeneralan Prokurorejon starigi enketon por bloki la oficialan retejon de la Internacia Knabama Tago (http://www.ibld.net/ Arkivigite je 2009-06-11 per la retarkivo Wayback Machine). Antaŭ la amaskomunikila perturbo elĉenigita, la ŝtata ĝenerala prokuroro, Cándido Conde-Pumpido [Kándido Konde Pumpido], komisiis raporton al Civilgardio por konkretigi la jurpunan entecon de la kunvoko. Fine, la Grupo pri Telematikaj Krimoj de la armita instituto adresis raporton al la prokuroro en kiu ĝi klarigis, ke oni ne trovis indikaĵojn pri krimo en la retejo kaj ke ĝi estis gastigita en retservilo de Usono. La raporto ankaŭ klarigis, ke la pedofilio ne karakterizas krimon per si mem, ĉar ĝi rilatas al seksprefero, ne al sia plenumiĝo, kio estas pederastio. Tamen, la ministro pro internaj aferoj, Alfredo Pérez Rubalcaba, avertis ke la institucio sub sia responso laboris por malhelpli la reproduktadon de tiaj retejoj en Hispanio.[26][27]
  • La 1an de marto 2012 komencis funkcii la Komisiono pri Kopi-Rajto, kadre de la popole konata kiel Leĝo Sinde-Wert,[28] kreita laŭ peto de Usono kun la celo politike kontroli interreton kaj havi mekanismojn por cenzuri ĝiajn enhavojn.[29][30]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • En 2010, kelkaj Madridaj ĵurnaloj (La Razón, ABC) komencis gazetaran kampanjon kontraŭ la libro de Xavier Makazaga Manual del torturador español [Manlibro de la hispana torturisto], esplora papero pri la torturo kaj mistraktado en la hispanaj malliberejoj kaj polickomisarejoj, publikigita de la vaska eldonejo Txalaparta. Pli poste, la Popola Partio petis de la Vaska Registaro retiri la libron de la vaskaj publikaj bibliotekoj.[31] Laŭ peto de tiu ĉi partio, la urbestrino de Basauri, de PSOE, retiris la libron de la publika biblioteko de tiu ĉi vilaĝo.[32] Siaflanke, la Vaska Registaro respondis, ke la bibliotekoj estas koncerno de la konsilioj kaj koncernas al ili, se necese, retiri aŭ ne la libron.[33]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1985, la Suprema Tribunalo cenzuris kelkajn scenojn de la dokumenta filmo Rocío (1980), filmita de Fernando Ruiz Vergara, kiu esploris kaj la originojn kaj la politikan, socian kaj ekonomian interesojn kaŝitajn malantaŭ la devoteco al la Virgulino de Rocio. La projekciado de la filmo paraliziĝis kaj Ruiz Vergara ĉesis filmi kaj ekziliĝis el Hispanio. Ankoraŭ nun, la filmo restas cenzurita.[34]
  • En 2009, la usona filmo Saw IV, de Darren Lynn Bousman, ne povis esti projekciata en la komercaj kinejoj de Hispanio ĉar la Ministrejo de Kulturo konsideris, ke ĝi devas ricevi klasifikon X. Kvankam ĝi ne estis pornografia filmo, ĝi nur povis esti projekciata en la X-kinejoj.[35]
  • En 2011, tribunalo de Vilanova i la Geltrú (Garraf, Katalunio) imputis pro supozata krimo de projekciado de infanpornografio la direktoron de la Kinofestivalo de Sitges, en kiu estis projekciita la serban filmon A Serbian Film, pro la fikciaj scenoj de seksa misuzo realigitaj per gumpupoj kiuj aperis tie.[36][37][38] En 2012, la sama tribunalo arkivis la aferon.[39]

Muziko[redakti | redakti fonton]

  • Ekde 2002, la Asocio de Viktimoj de Terorismo (AVT, identigita kun la dekstro kaj la hispanismo) kaj kelkaj politikaj partioj, speciale la Popola Partio, komencis krimigkampanjon kontraŭ la vaska muzikgrupo Soziedad Alkoholica, kiu forte kritikas, interalie, militismon, faŝismon, rasismon kaj seksismon. Kelkaj koncertoj de la grupo estis malpermesitaj kaj la ĉeno de grandaj magazenoj El Corte Inglés provizore retiris ĝiajn diskojn.[40] En majo 2004, AVT denoncis la grupon pro supozata glorado de terorismo en kelkaj ĝiaj kantoj. En septembro de la sama jaro, la juĝisto Baltasar Garzón arkivis la starigitajn enketojn. En februaro 2005 li rifuzis novan apelacion kontraŭ la grupo kaj decidis la liberan suspendon kaj la konsekvencan arkivon de la proceduro. Tamen, AVT prezentis plian apelacion kiu estis akceptita de la Nacia Tribunalo en decembro 2005 kaj en januaro 2006 la juĝisto Fernando Grande-Marlaska ordonis, ke oni daŭrigu la proceduradon de la afero. Marlaska ankaŭ arkivis la aferon, sed sia decido estis revokita de la Asiza Ĉambro. En novembro 2006 la komponantoj de la grupo estis fine juĝitaj kaj absolvitaj pri la krimo de glorado de terorismo.[41]
  • La 4an de oktobro 2011, la komunista repemulo Pablo Hasél estis arestita en Ilerdo kaj kondukita al la Nacia Tribunalo, akuzita pri fari “apologion de terorismo” per la literoj de siaj kantoj.[42] La sekvantan tagon li estis metita en provizora libereco kaj submetita al preventaj mezuroj. En 2012 estis arestita lia produktisto kaj pli poste metita en provizora libereco.[43]

Moralo kaj sekseco[redakti | redakti fonton]

La verkisto Fernando Sánchez Dragó.
  • En 2008, la Konsilio de Madrido malpermesis la elmontradon en la markezoj de la urbo de la afiŝo de la filmo Diario de una ninfómana [Taglibro de nimfomaniulino], bazita sur romano de Valérie Tasso, kiu montris la femurojn kaj ventron de virino en subvestoj. Kelkaj entreprenoj kaj amaskomunikiloj de la Konsilio de Madrido, kiel la radiostacio COPE kaj Telemadrid, rifuzis inkluzivi reklamojn de la filmo.[44][45]
  • En 2008, post la provo de cenzuro de la retejo de la Internacia Knabama Tago, kelkaj kontraŭpedofiliaj asocioj kaj politikaj partioj, inkluzive kelkaj kiuj sin difinas kiel progresitaj (ERC, ICV, IU), petis de la Kongreso normigon de nova krimo (por kiu ili proponis la nomon 'apologio de pedofilio') por mallegalizi kaj cenzuri aliajn retejojn kaj opiniojn favoraj al pedofilio.[46][47]
  • En 2010, la verkisto Fernando Sánchez Dragó estis objekto de forta amaskomunikila kampanjo post publikigi sian libron Dios los cría... y ellos hablan de sexo, drogas, España, corrupción..., en kiu li insinuis, ke li havis ian seksrilaton kun du 13-jaraj adoleskantinoj dum unu el liaj estadoj en Tokio en la 1960aj jaroj.[48] La entrepren-komitato de Telemadrid, en kiu li prezentis programon, kaj la sindikataj fakoj de CCOO, UGT kaj CGT petis lian tujan eksigon. La ministrino pri kulturo, María Ángeles González-Sinde (iniciatintino de la Sinde-Leĝo), publike kritikis la verkiston kaj asertis, ke se la Ministrejo de Kulturo havintus pli da tempo ĝi estus konsiderinta revoki lian inviton al la literatura foiro de Istambulo. Pli poste, Sánchez Dragó neis per artikolo en la ĵurnalo El Mundo esti havinta seksrilatojn kun la knabinoj kaj ke ili estis neplenaĝaj.[49]
  • Kelkajn semajnojn post la polemiko pri la libro de Sánchez Dragó, la kataluna ĵurnalisto Salvador Sostres esprimis sian preferon al la virinoj 17-, 18- kaj 19-jaraj dum paŭzo (ekster dissendo) de programo de Telemadrid. Siaj paroloj estis filtritaj al la gazetaro kaj la Defendanto de la Neplenaĝulo de Madrido faris enketon al li pro "apologio de pedofilio" (krimo neekzistanta en Hispanio).[50]
  • En 2010 la Kongreso aprobis la Ĝeneralan Leĝon pri Aŭdovida Komunikado, kiu malpermesas malfermitan elsendon de pornografio per televido.[51]
  • En 2011, la Valencia Generalitato ordonis al unu el la entreprenoj kiuj laboris por la publika metropola transporta servo de Valencio retiri la reklamojn pri kluboj de prostituado kaj paĝoj de erotikaj kontaktoj de la malantaŭo de la busoj de la urbo.[52]
  • En 2013 la Ministrejo de Defendo malpermesis legi pornografiaĵojn al la arestitaj militistoj.[53]

Aliaj kazoj[redakti | redakti fonton]

  • En 2011, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kondamnis la hispanan Ŝtaton monkompensi la gvidanton de la mallegalizita vaska sendependisma partio Batasuna, Arnaldo Otegi, per 20.000 eŭroj pro moralaj damaĝoj kaj per 3.000 kiel proces-kostoj pro malobservi la artikolon 10 de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, pro rompi lian rajton al parollibereco post kondamni lin al unu jaro de malliberejo pro nomi la reĝon de Hispanio “estro de la torturantoj”.[54]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teresa Toda Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine. ABC, 2007-12-31.
  2. El Tribunal Supremo deja sin efecto la ilicitud de Orain y rebaja las condenas de los procesados en el sumario 18/98 Arkivigite je 2009-05-29 per la retarkivo Wayback Machine, Gara, 2009-05-26.
  3. El periodista Pepe Rei, condenado a indemnizar a Rodríguez Galindo, El Mundo, 2000-08-18.
  4. Navarro, Joaquín Navarro. Homenaje a Euskal Herria, Tafalla: Txalaparta, 2003, pp. 107-109. ISBN 84-8136-299-9.
  5. Del Olmo se basa en documentos de ETA para relacionar a 'Egunkaria' con la banda terrorista
  6. "No podemos cruzarnos de brazos", dice el director de 'Egunkaria', El País, 2003-02-23.
  7. La Audiencia Nacional absuelve a los cinco directivos de 'Egunkaria', Público, 2010-04-12.
  8. Plena verdikto de la Nacia Tribunalo pri la afero Egunkaria. Arkivigite je 2012-06-18 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)
  9. El juez impone una multa de 3000 euros a cada uno de los dos autores de la caricatura de los Príncipes. El País, 2007-11-13.
  10. La censura de la monarquia espanyola flaqueja (katalune). VilaWeb, 2012-04-18.
  11. Oficiala dokumento kreditiganta la nombron da kolektitaj signaturoj Arkivigite je 2011-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, Agentejo de la Elektada Censado (PDF)
  12. El Suprem sentencia contra la censura de TV3 al País Valencià (katalune). El Punt-Avui. 2012-12-12.
  13. El Supremo anula la prohibición de las emisiones de TV3 en la Comunidad Valenciana. La Vanguardia, 2012-12-12.
  14. ACPV guanya, la Generalitat Valenciana acata (katalune). El Temps digital. 2012-12-13.
  15. Indignación por los abucheos al himno nacional y su censura en TVE. ABC, 2009-05-15.
  16. TVE censura los abucheos a la Reina y los Príncipes[rompita ligilo]. República.com, 2012-10-26.
  17. Una concentración contra los recortes marca el inicio de la ceremonia de los Premios Príncipe de Asturias. El Periódico de Catalunya, 2012-10-26.
  18. Periodistas de Canal 9 denuncian censura de noticias sobre los populares. El País, 1999-11-10.
  19. Denuncian en el Parlamento Europeo la ´censura´ en Canal 9. Información.es, 2010-09-08.
  20. EUPV acusa Canal 9 de 'nova censura política' (katalune). VilaWeb, 2011-01-03.
  21. CCOO y UGT en RTVV protestan en Canal 9 "por la censura" y exigen la dimisión de Pedro García. Europa Press, 2009-05-22.
  22. La realidad según Canal 9. Público, 2008-04-27.
  23. Sin noticias de 'Gürtel' en Canal 9. El País, 2009-05-04.
  24. Los sindicatos de Canal 9 denuncian la «censura» a las Trobades de Escola Valenciana. Levante-EMV, 2011-04-13.
  25. Denuncian el cierre de la web del PCE(r) antes de un juicio Arkivigite je 2011-11-28 per la retarkivo Wayback Machine. Gara, 2007-12-03.
  26. "Movilización contra el 'día del orgullo pedófilo'". El País, 2008-06-23.
  27. "La convocatoria para el 'día del orgullo pedófilo' era para 2006". El País, 2008-06-25.
  28. El gobierno de Rajoy da via libre al reglamento de la Ley Sinde que no quiso aprobar Zapatero. 20 minutos, 2012-12-30.
  29. El 'Manual de Desobediencia a la Ley Sinde" explica cómo sortear la "censura". Público, 2011-05-12.
  30. Sánchez Almeida, Carlos. Ley Sinde-Wert: la Comisión de Censura comienza a actuar. Kaosenlared.net, 2012-06-18.
  31. El «Manual del torturador español» de Batasuna está en 30 bibliotecas públicas vascas. La Razón, 2010-11-15.
  32. La alcaldesa de Basauri retira el ‘Manual del torturador español’ de la biblioteca. El Mundo, 2010-11-21.
  33. Urgell dice que no puede retirar el ‘Manual del torturador español’ de las bibliotecas. El Mundo, 2010-12-06.
  34. El documental censurado ‘Rocío’ tendrá su homenaje. Público, 2011-10-14.
  35. Cultura pone la 'X' a 'Saw VI' y la condena a las salas porno, El País, 2009-10-21.
  36. "A Serbian Film" es ficción, El País, 2011-03-11.
  37. El Festival de Sitges, imputat Avui, 2011-03-06.
  38. Censurada por el juez, galardonada por el público, El País, 2011-06-11.
  39. Archivan la causa contra el director del Festival de Sitges por exhibir «A serbian film», ABC, 2012-02-22.
  40. ”El Corte inglés retira de la venta los discos de s.a.”. Noticias de Álava, 2005-09-22.
  41. Absuelven a Soziedad Alkoholika del delito de enaltecimiento del terrorismo. 20 minutos, 2006-11-22.
  42. Detenido el rapero leridano Pablo Hasél por apología del terrorismo. La Vanguardia, 2011-10-04.
  43. Detenido el productor del rapero Pablo Hasél, arrestado en 2011 por apología del terrorismo. Público, 2012-10-11.
  44. Los dos carteles 'light' que tampoco fueron aceptados por el Ayuntamiento de Madrid. 20 minutos, 2008-08-20.
  45. El cartel de 'Diario de una ninfómana', "censurado" en Madrid y por la COPE. 20minutos, 2008-08-14.
  46. ICV, IU y ERC piden en el Congreso que la apología de la pedofilia esté tipificada en el Código Penal. EuropaPress, 2008-08-17.
  47. Protégeles pide que la apología de la pedofilia sea delito Arkivigite je 2008-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. Adn.es, 2008-06-23.
  48. Sánchez Dragó reconoce en su último libro haberse acostado con dos niñas de 13 años. El País, 2012-10-26.
  49. «Excusatio petita, accusatio non manifesta». El Mundo, 2010-10-27.
  50. El Defensor del Menor abre un expediente por las palabras de Sostres. Público, 2010-11-17.
  51. Aprueban la Ley Audiovisual que prohíbe el porno en abierto y limita la publicidad, 20 minutos.es, 2010-03-18.
  52. El Consell ordena retirar los anuncios de prostitución de los autobuses públicos, El Mundo, 2011-10-26.
  53. Defensa prohíbe leer porno a los militares arrestados, Público, 2013-04-04.
  54. Estrasburgo condena a España a indemnizar a Otegi por vulnerar su libertad de expresión. El País, 2011-03-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]