Ceramiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ceramikisto elfaras ceramikan poton sur ceramikrado.
Ceramika vazo de la Dinastio Qing.
Potfaristo laboranta en Bengaluro, Barato.

Ceramiko estas tre antikva aplikata arto de transformo de argilo per varmo ĉefe por potfarado,[1] sed ne nur. Specialaj tipoj de ceramikaĵoj estas fajenco, el grejso kaj porcelano.

La loko kie oni faras (aŭ oni vendas) tiujn varojn estas nomataj ceramikejoj. Ankaŭ potfarado aludas al la arto aŭ metio de potfaristo aŭ ceramikisto kaj al fabrikado de ceramikaĵoj.[2][3] Vortara difino estas simple aĵoj de fajrigita argilo.[4] La difino de ceramiko uzata de la American Society for Testing and Materials (ASTM, Usona Societo por Testado kaj Materialoj) estas "ĉiuj fajrigita ceramikaj varoj kiuj enhavas argilon kiam estis formita, escepte teknikajn, strukturajn, kaj refraktajn produktojn."[5] En PIV ceramiko estas tekniko baki argilteron aŭ similan materialon kaj elfari tiel potojn, vazojn, kahelojn, elektronikajn komponantojn ktp.[6]

La ceramikaĵoj povas esti emajlaj aŭ sen-emajlaj. La emajliza metio aperis jam en la 3-a jarmilo a.K. en Egiptio. Oni uzas kemiaĵojn por kolorigi la pecojn. Ekzemple, teluro estas arĝent-kolora metaloido uzata ĉe alojoj kaj ceramikaĵoj. Preskaŭ ĉiuj kulturoj uzas la ceramikan teknikon. Ceramikaĵoj estis unuj el la unuaj ujoj por kuirado kaj por kolektado de akvo, oleo, grenoj, kaj por similaj taskoj. Dum arkeologiaj laboroj, oni tre ofte trovas ceramikajn rompitaĵojn. Ĝuste ĉi fakto estas uzata por karakterizi kulturojn. Ceramiko ne celas nur simplan potfaradon, sed ankaŭ diversajn artaĵojn. En 210 a. K. oni konstruis en Ĉinio la tombon de Qin Shi Huangdi, kiu entenis tutan ceramikan armeon.

Ceramiko originiĝis antaŭ la periodo de Neolitiko, kiel pruvas ceramikaj objektoj kiel tiu de la Gravetia kulturo nome Venuso de Dolní Věstonice malkovrita en Ĉehio kiu datas reen el 29,000–25,000 a.K.,[7] kaj ceramikaj ŝipaĵoj kiuj estis malkovritaj en Ĝjangŝio, Ĉinio, kiuj datas el 18,000 a.K. Fruaj neolitikaj ceramikaĵoj estis trovitaj en lokoj kiaj la Ĵomona Japanio (10,500 a.K.),[8] la Malproksima Oriento de Rusio (14,000 a.K.),[9] Sub-Sahara Afriko kaj Sudameriko.

Ankaŭ nuntempe oni uzas la ceramikan teknikon. Krom la tradiciaj uzoj por elfaro de ujoj, brikoj, kaj aliaj konstrumaterialoj, nun oni aplikas la ceramikan teknikon ĉe konstruado de motoroj kaj filtriloj. Ofta premsensilo konsistas el ceramikaj lamenoj, sur kiuj estas survaporita ortavolo. En multaj urboj estas ceramikaj lernejoj, ceramikaj vendejoj, ceramikaj industriaj centroj kaj ceramikaj muzeoj.

Ceramiko estas farata per formado de argilaĵo en objektoj de postulita formo kaj varmigado de ili je altaj temperaturoj en forno kiu forigas la tutan akvon el la argilo, kio kondukas al reagoj kiuj rezultas en permanentaj ŝanĝoj kiaj la pliigo de ties forto kaj plifortigo kaj certigo de ties formo. Argilaĵo povas esti ornamata antaŭ aŭ post ties fajrigado. Antaŭ kelkaj formoprocezoj, argilaĵo devas esti preparata. Knedado helpas por sekurigi eĉ humidecon tra la tuta argilaĵo. Aero kaptita ene de la argilaĵo bezonas esti forigita. Tio estas nomata senaerigado kaj povas esti plenumita per maŝino nomata vakuilo aŭ permane per kojnoj. Kojnoj povas ankaŭ helpi produkti eĉ humidecan enhavon. Kiam argilaĵo estis knedita kaj senaerigita aŭ kojnigita, se ĝi estis formita per vario de teknikoj. Post formado ĝi estas sekigita kaj poste fajrigita.

Produktoprocezoj[redakti | redakti fonton]

Potfaristo laboranta en Jaura, Madhja-Pradeŝo, Barato.

Argilaĵoj formiĝas laŭ variaj fizikaj karakteroj dum la farado de la ceramikaĵo.

  • Malvarma argilo referencas al nefajrigitaj objektoj. Je sufiĉa humidenhavo, argilaĵoj je tiu stadio estas en sia plej plastika formo (ili estas mildaj kaj maleeblaj, kaj tiele povas esti facile deformita per manipulado).
  • Ledo-forta referencas al argilaĵo kiu estis sekigita parte. Je tiu stadio la argilaĵo havas proksimume 15% de humidenhavo. Argilaĵoj je tiu stadio estas tre firmaj kaj nur iome faldeblaj. Ornamado kaj manipulado ofte okazas je ledoforta stato.
  • Ostosekaj referencas al argilaĵoj kiam ili atingas humidecon je aŭ preskaŭ 0%. Ĝi estas nune preta por esti biskvite fajrigita.
  • Biskvite[10][11] referencas al argilaĵoj post la objekto estis formita je la dezirata formo kaj fajrigita en la forno por la unua fojo, konata kiel "biskvite fajrigita". Tiu fajrigado ŝanĝas la argilaĵon en kelkaj manieroj. Mineralaj komponantoj de la argilaĵo suferas kemiajn ŝanĝojn kiuj eĉ ŝanĝas la koloron de la argilo.
  • Briliga fajrigado estas la fina stadio de kelka potfarado. Glazuro povas esti aplikita al la biskvita formo kaj la objekto povas esti ornamata laŭ kelkaj manieroj. Post tio la objekto estas "brilfajrigita", kio kaŭzas ke la brilmaterialo fandiĝas, poste aliĝas al la objekto. La brilfajrigado ankaŭ plifortigas la argilaĵon eĉ pli kiel kemiaj procezoj povas pluokazi en la argilaĵo.

Argilaĵoj kaj mineralenhavoj[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj materialoj kiuj estas referencataj kiel argilo. La propraĵoj de la argilo diferencas, kiaj: Plasteco, nome maleableco de la argilaĵo; la etendo laŭ kiu ili sorbos akvon post fajrigado; kaj malpliigo, nome etendo de redukto laŭ grando de argilaĵo dum akvo estas forigita. Diferencaj argilaĵo ankaŭ diferencas laŭ maniero en kiu ili respondas kiam ili estas fajrigita en la forno. Argilaĵo povas esti ornamita antaŭ aŭ post la fajrigado. Antaŭ kelkaj formigaj procezoj, argilo devas esti preparata. Ĉiu el tiuj diferencaj argiltipoj estas komponataj el diferencaj tipoj kaj kvantoj de mineraloj kiuj determinas la karakterojn de la rezulta ceramikaĵo. Povas esti regionaj variaĵoj en la proprecoj de krudaj materialoj uzitaj por la produktado de ceramikaĵo, kaj tio povas konduki al varoj kiuj estas unikaj laŭ karaktero aŭ loko. Estas ofta por argilaĵoj kaj aliaj materialoj esti miksitaj por produkti argilaĵojn taŭgajn por specifaj celoj. Ofta komponanto de argilaĵoj estas la mineralo kaolinito. Aliaj mineralaj komponaĵoj en la argilo povas agadi kiel fluigaĵoj kiuj malaltigas la vitrigan temperaturon de argilaĵoj. Sube estas listo de diferencaj tipoj de argilo uzata por ceramiko.[12]

Preparado de argilo por ceramiko en Barato.
  • Kaolino, estas foje referencata kiel ĉina argilo ĉar ĝi estis unue uzata en Ĉinio. Uzata por porcelano.
  • Bulargilo, nome tre plasteca, fajne grajna sedimenta argilo, kiu povas enhavi kelkajn organikajn materialojn. Malgrandaj kvantoj povas esti aldonita al porcelano por pliigi plastecon.
  • Fajrargilo, nome argilo havanta iomete pli malaltan procenton de fluigaĵoj ol kaolino, sed kutime tre plasteca. Ĝi estas tre varmorezista formo de argilo kiu povas esti kombinata kun aliaj argiloj por pliigi la fajrigan temperaturon kaj povas esti uzata kiel ingredienco por fari grejsajn argilaĵojn.
  • Grejsaj argiloj taŭgaj por kreado de grejsaĵoj. Tiu argilo havas multajn el la karakteroj inter fajrargiloj kaj bulargiloj, havante pli fajnajn grajnon, kiel bulargiloj sed ĝi estas pli varmorezista kiel fajrargiloj.
  • Komuna ruĝa argilo kaj skisteca argilo povas havi vegetalajn kaj feroksidajn malpuraĵojn kiuj faras ilin utilaj por brikoj, sed estas ĝenerale nekontentigaj por ceramiko escepte laŭ specialaj kondiĉoj de partikulara kuŝejo.[13]
  • Bentonito, nome tre plasteca argilo kiu povas esti aldonita en malgrandaj kvantoj al kelkaj argiloj por pliigi la plastecon.

Metodoj de formigado[redakti | redakti fonton]

Ceramikisto formigas poton per turnigado sur rado (Kapadokio, Turkio).

Ornamado kaj briligado[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La nupto de Tetiso, piksiso de la Nuptopentristo, ĉirkaŭ 470/460 a.K. Parizo: Luvro. Ruĝfigura ceramiko.

Laŭ areoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 'Pottery Science: materials, process and products.' Allen Dinsdale. Ellis Horwood Limited, 1986.
  2. "Merriam-Webster.com". Merriam-Webster.com. 2010-08-13. Retrieved 2010-09-04.
  3. 'An Introduction To The Technology Of Pottery. 2nd edition. Paul Rado. Institute Of Ceramics & Pergamon Press, 1988
  4. Pottery, meaning 3, mass noun, Oxford English Dictionary, Oxford University Press, 2015
  5. 'Standard Terminology Of Ceramic Whitewares And Related Products.' ASTM C 242–01 (2007.) ASTM International.
  6. [1]
  7. "No. 359: The Dolni Vestonice Ceramics". Uh.edu. 1989-11-24. [2] Alirita la 2010-09-04.
  8. Diamond, Jared (June 1998). "Japanese Roots". Discover (Discover Media LLC). [3] Alirita la 2010-07-10.
  9. 'AMS 14C Age Of The Earliest Pottery From The Russian Far East; 1996-2002.' Derevianko A.P., Kuzmin Y.V., Burr G.S., Jull A.J.T., Kim J.C. Nuclear Instruments And Methods In Physics Research. B223-224 (2004) 735-739.
  10. "The Fast Firing Of Biscuit Earthenware Hollow-Ware In a Single-Layer Tunnel Kiln." Salt D.L. Holmes W.H RP737. Ceram Research.
  11. "New And Latest Biscuit Firing Technology". Porzellanfabriken Christian Seltmann GmbH. Ceram.Forum Int./Ber.DKG 87,No.1/2, p.E33-E34,E36. 2010
  12. Ruth M. Home, 'Ceramics for the Potter', Chas. A. Bennett Co., 1952
  13. Home, 1952, p. 16

Literaturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • ZHAO Hongsheng: Ĉina ceramiko. Tradukis WANG Chongfang, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994. La libro detale konigas la historion de la ĉina ceramiko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ASTM Standard C 242-01 Standard Terminology of Ceramic Whitewares and Related Products
  • Ashmore, Wendy & Sharer, Robert J., (2000). Discovering Our Past: A Brief Introduction to Archaeology Third Edition. Mountain View, California: Mayfield Publishing Company. ISBN 978-0-07-297882-7
  • Barnett, William & Hoopes, John (Eld.) (1995). The Emergence of Pottery. Washington: Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-517-8
  • Childe, V. G., (1951). Man Makes Himself. London: Watts & Co.
  • Rice, Prudence M. (1987). Pottery Analysis – A Sourcebook. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-71118-8.
  • Tschegg, C., Hein, I., Ntaflos, Th., 2008. State of the art multi-analytical geoscientific approach to identify Cypriot Bichrome Wheelmade Ware reproduction in the Eastern Nile delta (Egypt). Journal of Archaeological Science, 35, 1134-1147.