Cerbón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cerbón
Las Fuesas - 36667647.jpg
Administrado
Poŝtkodo 42181 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 30  (2022) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 2° 10′ U (mapo)41.929166666667-2.1694444444444Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 118 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Cerbón
Situo de Cerbón

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cerbón [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cerbón [zerBON] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordoriente de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de Aldealices en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 30 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 270 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 46 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas la loĝlokojn Cerbón kaj Las Fuesas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Las Fuesas.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

En la aktualo, kun la municipoj San Pedro Manrique, Villar del Río, Magaña, Oncala, Yanguas, Fuentes de Magaña, Santa Cruz de Yanguas, Vizmanos, Las Aldehuelas, Valtajeros, Valdeprado, Castilfrío de la Sierra, Estepa de San Juan, Aldealices kaj Carrascosa de la Sierra, ĝi formas la municiparon Mancomunidad de Tierras Altas de Soria.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Petro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]