Cerbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cerbo
Homa cerbo
Homa cerbo
Anatomio de la homa cerbo
Anatomio de la homa cerbo
latine Cerebrum
v  d  r
Information icon.svg

La cerbo (latine Cerebrum) estas organo, kiu servas kiel la centro de la nerva sistemo en ĉiuj vertebruloj kaj la plimulto da senvertebruloj, konsistanta el neŭronoj (nervoĉeloj) kaj gliaj ĉeloj. La cerbo estas ordinare lokita proksime al la buŝo kaj la sensaj organoj por sensoj kiel vido. Ĉe vertebruloj ĝi estas entenata en la kranio.

La cerbo estas la plej kompleksa organo en la korpo de vertebrulo. En la homo la cerba kortekso havas proksimume 15-33 miliardojn da neŭronoj[1], ĉiu el kiuj konektiĝas per sinapsoj al pluraj miloj da aliaj neŭronoj. Tiuj neŭronoj komunikas unu kun la aliaj per longaj protoplasmaj filamentoj nome aksonoj, kiuj portas ĉenojn de signalaj pulsoj nome agopotencialoj al malproksimaj partoj de la cerbo aŭ korpo, celante specifajn ricevantajn ĉelojn. Tiu grandega nombro de interligitaj neŭronoj estas la fonto de cerba inteligenteco, kiu povigas homojn analizi sentan informon, direkti la korpon, kaj pensi.

La fizilogia funkcio de la cerbo estas centreca regado de la aliaj organoj de la korpo, t.e., reguligo de la organa funkciado per helpo de la perceptaj organoj, subnervaj centroj kaj la malcentra nervosistemo. La cerbo agas al la cetera korpo, kaj per la genero de ŝablonoj de muskola agado, kaj per gvidado de la sekrecio de kemioj nome hormonoj. Tiu centreca regado ebligas rapidajn kaj kunordigitajn respondojn al ŝanĝoj de la medio. Iuj bazaj specoj de respondoj, kiel refleksoj, povas esti gvidataj de la mjelo aŭ periferiaj ganglioj, sed altnivela celita regado de konduto bazita sur kompleksa sensa enigo postulas la inform-integrigajn kapablojn de centreca cerbo.

La operacioj de individuaj cerbaj ĉeloj estas nun komprenitaj kun konsiderinda precizeco sed la maniero, kiel ili kunlaboras kiel ensembloj de milionoj, estas ankoraŭ solvenda.[2] Lastatempaj modeloj en la moderna neŭroscienco traktas la cerbon kiel biologian komputilon, tre malsama laŭ mekanismo ol elektronika komputilo, sed simila tiel ke ĝi ricevas informon el la ĉirkaŭa mondo, konservas ĝin, kaj traktas ĝin diversmaniere.

Encefalo (greke ἐγκέφαλον enkefalon, laŭvorte "en la kapo") estas la tuto da organoj, kiujn enfermas la kranio. Pri homoj la terminoj cerbo kaj encefalo estas ofte konsiderataj sinonimoj.

Regionoj de la cerbo[redakti | redakti fonton]

La cerbo de vertebruloj konsistas el la jenaj partoj:

Ĉe diversaj vertebruloj, la diversaj partoj estas malsame evoluintaj.

La historio de la studado de la cerbo[redakti | redakti fonton]

Tomografio de la homa cerbo.

Hipokrato konsideris la cerbon kiel la lokon de penso, sed Aristotelo hipotezis ke ĝia funkcio estas malvarmigi sangon. Hodiaŭ la esploro de la cerbo kaj la menso konsistas el neŭrologio, la parto de biologio kiu studas la cerbon je ĉiuj ĝiaj diversaj niveloj de organizo (de etaj neŭronoj al funkciaj sistemoj); kaj psiĥologio, la studo de la kognicio kiu venas el la neŭrona funkcio de la cerbo. Kelkaj eĉ provas rekte observi la enhavaĵon de la cerbo, kun rudimenta sukceso per cerbo-komputilaj interfacoj. Diversaj organizaĵoj nun esploras la eblecon de konstrui modelojn de la neŭrona strukturo de la cerbo, celante krei komputilajn kognicion kaj inteligentecon similajn al tiuj de homoj.

La cerbo kontrolas kaj direktas la plejparton de la movado, la konduto, kaj homeostazaj korpfunkcioj (ekz. korobato, sangopremo, fluida ekvilibro kaj korpa temperaturo). La cerbo estas la fonto de kognicio, emocio, memoro, kaj lernado. Tamen, multaj kondutaĵoj kiel simplaj refleksoj kaj baza memmovado povas esti direktataj de la mjelo sole.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2008) “Neocortical glial cell numbers in human brains”, Neurobiology of Aging 29 (11), p. 1754–1762. doi:10.1016/j.neurobiolaging.2007.04.013. 
  2. (March 2014) “The new century of the brain”, Scientific American 310 (3), p. 38–45. doi:10.1038/scientificamerican0314-38.