Japania cercidifilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cercidiphyllum japonicum)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japania cercidifilo
japania cercidifilo (Cercidiphyllum japonicum)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: saksifragaloj Saxifragales
Familio: cercidifilacoj Cercidiphyllaceae
Genro: cercidifilo Cercidiphyllum
Specio: japania cercidifilo Cercidiphyllum japonicum
Siebold & Zucc. ex J.J.Hoffm. & J.H.Schult.bis [1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
La 1000-jara „Granda Kacuro de Ŭaĉi“ 和池の大カツラ, Wachi no Ōkatsura en la Botanika ĝardeno de la Tajima Altebenaĵo en Kami

La japania cercidifilo, aŭ kacuro[2] (latine Cercidiphyllum japonicum), japane skribita 桂 (Kacura), estas arba specio el la genro cercidifilo[2] (Cercidiphyllum), el kiu nur ekzistas du specioj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La kacuro estas somerverda foliarbo aŭ grandarbusto, kiu povas kreski de 10 ĝis 30 metrojn. La arbokrono estas maldensa kaj globforma. La arboŝelo estas brungriza. La radikoj kreskas malprofunde sen stolonoj. La arbo vivas tre longe.

La folioj kreskas ĉe longŝosoj. La mallongŝosoj havas po nur unu folio. La folirando de la kor- aŭ ren-formaj folioj estas noĉitaj.

Generativaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

La arboj plej ofte estas dioikaj. La ruĝetaj floroj aperas en majo. La malgrandaj folikloj havas brunan koloron. La kromosomnombro estas 2n = 38.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La kacuro originas el Orientazio, precipe el Japanujo kaj Ĉinujo. Naturaj arealoj troviĝas apud Japanujo en jenaj ĉinaj provincoj: suda kaj okcidenta Anhujo, suda Gansuo, nordorienta Gŭiĝoŭo, sudokcidenta Henano, Hubejo, nordokcidenta Hunano, nordorienta Ĝjangŝjio, suda Ŝenŝjio, sudokcidenta Ŝanŝio, Siĉuano, nordorienta Junano kaj nordokcidenta Tibeto. Ĝi kreskas tie en arbaroj, en arbarrandoj kaj laŭlonge de riveroj en altecoj inter 600 kaj 2700 metroj.

En moderaj zonoj ĝi ofte estas plantita en ĝardenoj kaj parkoj. Tie ĝi apenaŭ kreskas pli ol 12 metrojn. Ĝi volonte kreskas en maldensaj arbustejoj. Ĝi preferas malkompaktajn, humriĉajn kaj nutraĵriĉajn grundojn. Ĝi ne toleras sekecon.

Ornamformoj[redakti | redakti fonton]

La ornamformoj de Cercidiphyllum japonicum f. pendulum kaj Cercidiphyllum japonicum f. miquelianum kaj la kultivaroj 'Rotfuchs', 'Heronswood Glo', 'Peach', 'Raspberry', 'Ruby', 'Strawberry' kaj 'Tidal Wave'.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bruno P. Kremer: Steinbachs großer Pflanzenführer. Ulmer, Stuttgart 2005, ISBN 3-8001-4903-6.

Referencoj[redakti | redakti fonton]