Cercle Brugge

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cercle Brugge (mallonge: Cercle) estas futbalklubo en Bruĝo, Belgio, unu el la du bruĝaj kluboj (la alia estas Club Brugge) kiuj ludas en la unua klaso de la landa ligo. Ĝi havas la vicnumeron 12; ĝiaj koloroj estas verda kaj nigra.

La Jan Breydel-stadiono

La klubo fondiĝis en 1899 de la asocio de eks-lernantoj de mezlernejo mastrumita de katolika kongregacio de fratoj Xaverianoj (latine: Congregatio Fratum Xaverianorum). En tiu epoko la lernejo havis multajn britajn lernantojn kaj verŝajne tiuj alportis la futbalsporton el sia hejmlando.

Cercle Brugge kaj la pli granda kaj pli sukcesa rivalo Club Brugge ekde 1975 kune uzas la Jan Breydel-stadionon en dense loĝata kvartalo de Sint-Andries. Jam delonge estas planoj por konstrui novan stadionon, komunan aŭ ne, ekster la loĝkvartaloj, sed diversaj problemoj blokas la realigon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]