Ceremonia glavo (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ceremonia glavo de la katedrala trezoro de Essen

La glavo de la katedrala trezoro de Essen, ofte nomata senkapiga glavo de la sanktaj Kosmaso kaj Damiano, estis la ceremonia glavo de la abatinoj de la abatinejo Essen. Temas pri kaj arthistoria kaj forĝoteĥnika unikaĵo, kiu krom tio estas urbohistorie grava por la urbo Essen.

La glavo devenanta el la epoko de la Otidoj, nun montrata en sia pompa ingo ĉirkaŭforĝita per oro en la katedrala trezorejo de Essen, estis transfake esplorata en 1988 je esplorprojekto sub la direktado de Alfred Pothmann, tiama katedralestrarano de Essen. Je ĉi tiuj esploroj oni akiris ampleksajn ekkonojn pri la forĝoteĥniko kaj la historio de la glavo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]