Cereso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido Cereso. Se vi serĉas informojn pri la samnoma persono el la Romia mitologio, vidu la paĝon Cereso (mitologio).
Cereso
Planedoido
Cereso fotita en 2004 de la kosmoteleskopo Hubble.
Cereso fotita en 2004 de la kosmoteleskopo Hubble.
Oficiala nomo 1 Cereso
Historio
Malkovrinto Giuseppe Piazzi
Dato de malkovro
Loko de malkovro
1-a de januaro 1801
Palermo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
414,703838 ×106 km
381,419582 ×106 km
447,838164 ×106 km
Discentreco 0,07976017
Meza anomaliangulo 108,509°
Klinangulo 10,586712° (sur la ekliptiko)
Periodo 1 679,819 t (4,599 j)
Meza cirkulrapido 17,882 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
80,40696°
Argum. de periapsido 73,15073°
Fizikaj ecoj
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
(974,6 ± 3,6 ) km
(909,4 ± 3,2) km
0.067 ± 0.005
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
9,46 ± 0,04×1020 kg
2 077 ± 36 kg/m3
0,27 m/s2
0,51 km/s
Rotacia periodo 0,3781 t (9 h. 4m. 27s.)
Aksa kliniteco ĉirk. 3°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 167 K (maks. ~239 K)
Geometria albedo 0,090 ± 0,0033
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

9,32
6,7
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0.33"
0.84"
v  d  r
Information icon.svg

Cereso (el la latina nomo Ceres, Romana dio) estas planedoido en la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero. Ĝin eltrovis, la 1-an de januaro 1801, la itala monaĥo-astronomo Giuseppe Piazzi. Cereso havas diametron de ĉ. 950 km kaj estas la plej peza objekto en la asteroida zono: ĝia maso konsistigas proksimume trionon de la suma maso en la zono.

La klasado de Cereso ŝanĝiĝis dum la historio. En la unua tempo oni konsideris ĝin planedo, sed evidentiĝis ke ĝi estas nur unu el multaj similaj ĉielaj korpoj, kaj ĝi estis klasata asteroidoplanedeto dum pli ol 150 jaroj. Ĉar ĝi estas la unua trovita asteroido, ĝia nomo aperas en astronomiaj tabeloj kun antaŭmetita numero unu: 1 Ceres.

Post kiam estis trovita la granda trans-Neptuna objekto Eriso kaj aliaj, ekestis duboj pri klasado de tiaj mezgrandaj globaj korpoj, malpli pezaj ol la klasikaj planedoj sed pli grandaj ol la plimulto de la asteroidoj, kiuj pli similas malregule formitajn ŝtonegojn ol la sferajn planedojn. La duboj trafis ankaŭ Plutonon, kiu havas similajn karakterizojn, sed jam de longe estis nomata planedo. En aŭgusto 2006 la Internacia Astronomia Unio difinis planedoido ("nana planedo"), novan klason de sunsistemaj objektoj, kaj klasis Plutonon, Cereson kaj Erison membroj de tiu nova kategorio. – Ne estas klare, ĉu Cereso plu estu nomata ankaŭ asteroido, verŝajne jes.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La raporto de Piazzi Pri la malkovro de nova planedo Cereso Ferdinandea (1802).

Origine, Cereso ricevis la nomon Ceres Ferdinandea. Ceres estas romia mitologia figuro, kaj ankaŭ por aliaj planedoj tradiciaj nomoj estas ĉerpitaj el romia mitologio. La dua parto omaĝis Ferdinandon, reĝon de Napolo kaj Sicilio.

La dua parto de la nomo ne estis akceptata de la mondo kaj ĝi forfalis. En la greka lingvo oni uzas la nomon Δήμητρα/Démetra (Demeter), uzante la nomon de Helena dio responda al Ceres.

En Esperanto oni iam hezitis, ĉu nomi la planedeton Cereso, ĉu Cerero. Tiu lasta formo sin bazas sur la fleksia radiko de la latina nomo (genitive Cereris), kaj havas similaĵojn en kelkaj lingvoj (ekz. la itala Cerere kaj la rusa Церера/Cerera), dum aliaj lingvoj kondutas alie: france Cérès, germane kaj angle Ceres. Rektan modelon oni trovas en la esperantaj planedo-nomoj Venuso (kutime ne Venero malgraŭ la latina radiko vener-) kaj Marso (mart-). PIV-2002 havas Ceres por la Romana dio, en PIV-1970 estis Ceresa. Ankaŭ Eugen Wüster, en pritrakto pri transskribo de grekaj kaj latinaj substantivoj en Esperanton, donas la formon Cereso.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Cereso estas la plej granda objekto en la asteroida zono. Simile grandaj korpoj orbitantaj la sunon troviĝas ankaŭ en la Kujpera zono. La unua el tiuj, Plutono, estis trovita jam en 1930, la ceteraj estas freŝaj trovaĵoj ĉirkaŭ la jaro 2000.

Kiam la Tero kaj Cereso troviĝas en favora pozicio, la magnitudo de Cereso povas esti eĉ 7,0. Tio signifas, ke ĝia helo proksimas al la plej malforta videbla al homo. Oni eĉ diris, ke escepte akrevida homo, en escepte klara nokta ĉielo eventuale povus vidi la planedeton.

Cereso havas mason sufiĉan por kuntiri ĝin al proksimume globa formo; ĝi statas hidrostatike proksimume ekvilibra. Aliaj grandaj asteroidoj havas formojn nesimetriajn. La globa formo estas unu el la kriterioj por klasi ĝin kiel planedoido (2006). La maso de Cereso estas 9,5 × 1020 kg, t.e. ĉirkaŭ unu triono de la taksita suma maso de ĉiuj asteroidoj. Iuj observoj ŝajnas indiki, ke la surfaco de Cereso estas relative varma (en plena sunlumo ĉ. -38 °C; mezurita en majo 1991) kaj ke ĝi eble havas maldensan atmosferon.

Esploroj sub la gvido de Peter Thomas de la universitato Cornell, hipoteze proponas, ke la interno de Cereso konsistas el diversaj tavoloj: ĝi ebla havas rokan mezon ĉirkaŭatan de glacia ŝelo. La ŝelo, 60 – 120 kilometrojn dika, povus enhavi 200 milionojn da km3 da akvo, pli multe ol estas freŝa akvo sur la Tero.

Pri surfacaj detaloj de Cereso oni scias ankoraŭ tre malmulte. Diversaj bildoj fotitaj per la plej grandaj teleskopoj donis inter si kontraŭdirajn rezultojn.

La Hubble-teleskopo de NASA fotis Cereson dum 140 minutoj, proksimume kvarona rotacio de la planedeto. La relative brila makulo, efektive ankaŭ ĝi tre malhela, restas enigma.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Cereso orbitas en meza asteroida zono, inter Marso kaj Jupitero. Ĝia periodo estas 4,6 jaroj. La orbito estas iom klinita rilate la ekliptikon (inklinacio i = 10,6°; por komparo, Merkuro 7° kaj Plutono 17°) kaj iom discentra (e = 0,08, kompare por Marso e = 0,09).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]