Cereso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cereso
romia dio • agricultural deity • diino
Informoj
Eble sama Demetra
Sekso ina
Patro Saturno
Patrino Rea
Gefratoj VestaPlutonoJupiteroNeptunoJunono
Infanoj Prozerpina
vdr

Ceresolatine Ceres [Kere:s] – estas la romia diino de terkulturo, edzeco, kaj morto. Ŝi estas la filino de Saturno kaj Opso kaj patrino de Prozerpino. Ŝi korespondas la helenan diinon Demeter.

Ceresa statuo, Louvre

Ŝi estas nomata ankaŭ Cereo aŭ Cerea. Laŭ Francisko Azorín Cerea estas Mitologia romana diino, kiel la greka Demetra, filino de Saturno k. Cibelea, patrino de Proserpino; simbolis la Terkulturadon k. estis reprezentata de la artistoj per bela virino kun torĉo k. spikoj de cerealoj.[1] Li indikas etimologion el sanskrita kar (fari, produkti) kaj "kéras" (kreanta genio) kaj de tie la latina Ceres. Li aldonas terminojn Cerealjo kaj Cereaĵo por Romana festo, dediĉita dum Aprilo, al tiu diino, ĉar ŝi instruis la homojn por kulturi la tritikon k. fari panon.[2]

La vorto cerealo venas al ŝia nomo. Kaj la unue malkovrita asteroido kaj preskaŭplanedo Cereso nomiĝis laŭ ŝi.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 45.
  2. Azorín, samloke.