Vegas del Condado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cerezales del Condado)
Vegas del Condado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 157  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 41′ N, 5° 22′ U (mapo)42.684388888889-5.3645Koordinatoj: 42° 41′ N, 5° 22′ U (mapo) [+]
Alto 860 m [+]
Areo 122,9 km² (12 290 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vegas del Condado (Provinco Leono)
Vegas del Condado (Provinco Leono)
DEC
Vegas del Condado
Vegas del Condado
Situo de Vegas del Condado
Vegas del Condado (Hispanio)
Vegas del Condado (Hispanio)
DEC
Vegas del Condado
Vegas del Condado
Situo de Vegas del Condado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vegas del Condado [+]
vdr

Vegas del Condado [BEgas delkonDAdo] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco. Vegas del Condado estas komprenebla etimologie kiel Valoj de la Graflando.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Castro del Condado.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Castrillo del Condado, Castro del Condado, Cerezales del Condado, Moral del Condado, Represa del Condado, San Cipriano del Condado, San Vicente del Condado, Santa María del Condado, Secos del Condado, Vegas del Condado, Villafruela del Condado, Villamayor del Condado kaj Villanueva del Condado, okupas totalan areon de 133,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 149 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 24 km de Leono, provinca ĉefurbo. La rivero Porma trairas la municipan teritorion.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Plej fruaj mencioj estis Vaica de Porma (929), Beica de Porma (943), Vegas (1188).

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]