Cerkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Forfikulo kun larĝaj cerkoj (supre)

Cerkoj estas parigitaj apendicoj sur la plej malantaŭaj segmentoj de multaj artikuloj (artropodoj) inkluzive de insektoj kaj simfiloj. Multaj formoj de cerkoj funkcias kiel sensorganoj, sed kelkaj funkcias kiel pinĉaj armiloj aŭ kiel organoj de sekskuniĝo.[1] Ĉe multaj insektoj, ili simple povas esti senfunkciaj spurstrukturoj.

En bazaj artikuloj, kiel ekzemple en lepismo, la cerkoj originas de la dekunua abdomena segmento. Ĉar segmento dekunua estas reduktita aŭ forestanta en la plimulto de artikuloj, en tiaj okazoj, la cerkoj eliras el la deka abdomena segmento.[2] Ne estas klare, ke aliaj tiel nomitaj strukturoj estas homologaj. En la Simfiloj ili estas rilataj al ŝpiniloj[1]

Morfologio kaj funkcio[redakti | redakti fonton]

Plej multaj cerkoj estas segmentitaj kaj artikitaj aŭ filiformaj (fadensimilaj), sed iuj prenas tre malsamajn formojn. Iuj Dipluroj, precipe Japyx-specioj, havas grandajn fortajn pinĉ-similajn cerkojn, kiujn ili uzas por kapti sian predon.[3]

El la Dermapteroj, la forfikuloj, estas konataj pro la pinĉaj cerkoj, kiujn plej multaj el ili portas, kvankam ne en la specioj el subordoj Arikseniino (Arixeniina) kaj Hemimerino. Ne estas klare, kiom multaj el la dermapteroj uzas siajn cerkojn por io ajn krom defendo, sed iuj definitive manĝas predojn kaptitajn uzante la cerkojn same kiel faras la Japigedoj.[3]

Griloj havas aparte longajn cerkojn dum aliaj insektoj havas cerkojn tro malgrandaj por esti videblaj. Tamen ne ĉiam estas evidente, ke malgrandaj cerkoj estas senfunkciaj; ili estas riĉaj je sensaj ĉeloj kaj povas esti gravaj por gvidi kopulacion kaj ovodemetadon.

Iuj insektoj kiel la efemeroj, lepismoj kaj iuj dipluroj havas akompanantan trian centran vostfilamenton, kiu etendiĝas de la abdomena ekstremaĵo. Ĉi tio estas nomata fina filamento kaj ne estas rigardata kiel cerko. Afidoj havas tub-similajn sifonetojn kiuj foje estas konfuzitaj kun cerkoj sed ne morfologie rilatas al ili.

Evolua origino[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj insektaj korpopartoj, inkluzive de mandibloj, antenoj kaj stiletoj, cerkoj supozeble evoluis el kio estis gamboj sur la praa insektoformo[3]. Tiu estaĵo eble similis al velurvermo, simfilo aŭ centpiedulo, estis vermeca kun unu paro da membroj por ĉiu segmento malantaŭ la kapo aŭ antaŭa tagmo.[4]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Cerko, el Atlaso de Insekta Morfologio, H. Steinmann & L. Zombori, versio en esperanto kaj la ĉina fare de Li Kexi

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Tiegs, O. W. The post-embryonic development of Hanseniella agilis (Symphyla). Printed at the University Press, 1945. [1]
  2. CERCI AND TERMINAL FILAMENT. Entomological Glossary. University of Minnesota. Arkivita el la originalo je 25a de Februaro 2012. Alirita 3 June 2014. Arkivigite je 2012-02-25 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 3,2 (1977) Imms' General Textbook of Entomology: Volume 1: Structure, Physiology and Development Volume 2: Classification and Biology. Berlin: Springer. ISBN 0-412-61390-5.
  4. David Grimaldi. (16 May 2005) Evolution of the Insects. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-82149-0.

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]

Kategorioj: Anatomio de araknedoj; Insekta anatomio; Sensaj organoj en bestoj; Miriapoda anatomio

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cercus en la angla Vikipedio.