Cernadilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cernadilla
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49325
Demografio
Loĝantaro 113  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 6° 25′ U (mapo)42.0203134-6.4173476Koordinatoj: 42° 1′ N, 6° 25′ U (mapo) [+]
Alto 906 m [+]
Areo 36,12 km² (3 612 ha) [+]
Cernadilla (Provinco Zamoro)
Cernadilla (Provinco Zamoro)
DEC
Cernadilla
Cernadilla
Situo de Cernadilla
Cernadilla (Hispanio)
Cernadilla (Hispanio)
DEC
Cernadilla
Cernadilla
Situo de Cernadilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cernadilla [+]
vdr

Cernadilla [zernaDIlja] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio. Cernadilla estas etimologie tradukebla al Fekundejoj, nome aludo al facile kultiveblaj terenoj.

Preĝejo.
Dosiero:Presa de Cernadilla.jpg
Akvobaraĵo de Cernadilla.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Anta de Tera (subakve), Cernadilla, San Salvador de Palazuelo kaj Valdemerilla, okupas totalan areon de 36,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 113 loĝantojn. Ĝi duobligis sian loĝantaron ekde la 1940-aj jaroj pro la konstruado de du proksimaj akvobaraĵoj, sed poste perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 98 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Asturianos, Manzanal de los Infantes, Mombuey kaj Manzanal de Arriba.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]