Cerro Catedral (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La monto Cerro Catedral (katedralo) estas monto ĉe San Carlos de Bariloche, je 19 kilometroj de la centro de la urbo kaj ene de la Nacia Parko Nahuel Huapi, en Argentino.

La nordorienta deklivaro de la monro disvolviĝis kiel skiejo por montagado, kun nombraj rimedoj de mekanika suprenirado, areoj de servoj kaj hoteloj.

La suda pinto de la Katedralo elstaras pro serio de ŝtonaj pingloturoj kiuj havigis la nomon al la monto kaj estas scenejo por grava aktiveco de montogrimpado sur roko, ĉefe en somero.

La supra triono de la monto posedas flaŭron de alta montaro, kiu somere montras kolorajn florojn. Sub la linio de 1700 msm etendiĝas arbaroj de Nothofagus dombeyi kaj Nothofagus pumilio, kun abundo de Kolihuo en la plej malaltaj zonoj.

Vido de Cerro Catedral el Bariloche
.
Vido el la supraj skiejoj de Cerro Catedral al Okcidento
.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]