Cerro López

El Vikipedio, la libera enciklopedio

41° 06′ 05″ S 71° 34′ 26″ U / 41.10139 °S, 71.57389 °U / -41.10139; -71.57389 (mapo)

Rojo López

La monto Cerro López estas monto situanta en la provinco Río Negro, Argentino, je kies deklivo troviĝas la vilaĝo Colonia Suiza oriente kaj la lagoj Moreno kaj Nahuel Huapi norde kaj nordokcidente respektive, situanta je 25 km de la urbo San Carlos de Bariloche. Ĝi havas alton de 2.075 msm.

La rojo López kolektas parton de la akvo el malglaciiĝo de la cerro López, descendas tra ties norda deklivo kaj elakvigas en la lago Moreno okcidente.

Ĉe la montopinto troviĝas la rifuĝejo Refugio López, nome montarrifuĝejo situanta ĉe 1620 msm kun enhavo por 100 personoj inaŭgurita la 15-a de aprilo de 1933. La montarrifuĝejo estas atingebla danke al pado kiu ĉirkaŭas la monton aŭ pere de pado el la punkto kie la rojo López trapasas la vojon Circuito Chico (malgranda itinero, alto km 27).

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Francisco Pascasio Moreno nomigis la monton kiel López honore al la aŭtoro de la Himno Nacional Argentino, nome Vicente López y Planes.