Cervatos de la Cueza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cervatos de la Cueza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34309
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 261  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 4° 46′ U (mapo)42.283055555556-4.7666666666667Koordinatoj: 42° 17′ N, 4° 46′ U (mapo) [+]
Alto 849 m [+]
Areo 71,46 km² (7 146 ha) [+]
Cervatos de la Cueza (Provinco Palencio)
Cervatos de la Cueza (Provinco Palencio)
DEC
Cervatos de la Cueza
Cervatos de la Cueza
Situo de Cervatos de la Cueza
Cervatos de la Cueza (Hispanio)
Cervatos de la Cueza (Hispanio)
DEC
Cervatos de la Cueza
Cervatos de la Cueza
Situo de Cervatos de la Cueza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cervatos de la Cueza [+]
vdr

Cervatos de la Cueza [zerBAtos delaKŬEza] estas municipo en la sudokcidenta centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Cervatos de la Cueza estas komprenebla etimologie kiel Cervidoj de la Valbaseneto.[1] Tiukadre montriĝas du cervoj en la blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 43 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la jaro 1940. Ĝi distas 42 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la submunicipojn Calzadilla de la Cueza kaj Quintanilla de la Cueza. La municipa teritorio limas kun Ledigos, Villarrabé, Bustillo del Páramo de Carrión, Población de Arroyo, Villalcón, Calzada de los Molinos, Valle del Retortillo, Villanueva del Rebollar kaj Riberos de la Cueza.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj, fontoj, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cueza, laŭ Fátima Carrera de la Red devenas de la ĝermana Goza, Gozan, kaj surloke oni nomas «cuezas» la valetojn de la tereno.