Cesare Bertagnini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cezaro Bertanjino
(1827-1857)

Itala kemiisto

Itala kemiisto
Naskiĝo 15-a de aŭgusto 1827
en Montignoso, Provinco de Massa kaj Karrara, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 23-a de decembro 1857
en Viareggio, Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Universitato de Pizo
Universitato de Torino
v  d  r
Information icon.svg

Cesare Bertagnini (1827-1857) estis Itala kemiisto, lernanto de Raffaele Piria (1814-1865), al kiu li sukcedis kiel profesoro en la Universitato de Pizo. Dank'al siaj esploroj pri Organika kemio, li estis unu el la plej elstaraj italaj sciencistoj de la 19-a jarcento. Li kreis gravan metodon analizan por la preparado de aldehidoj (reakcioj kun alkalaj bisulfidoj). Li estas unu el la antaŭuloj de la biokemia sintezo, elmontrante ke kelkaj toksaj substancoj, samkiel la Salikilata acido, en altaj koncentriĝoj, antaŭ ol esti eliminata de la organismo, ĝi estas transformita en derivaĵoj ne toksaj. Bertagnini kontribuis por la enkonduko de la koncepto pri protektiva sintezo[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alambiko, aparato uzata por distilado

Bertanijno ricevis sian diplomon pri kemio en la Universitato de Pizo, en 1848, kiel lernanto de Raffaele Piria. En la sama jaro li batalis en la universitata bataliono, dividante kun sia profesoro Piria la sperto de la Batalo de Kurtatone kaj Montanaro[2].

Post mallonga restado en la laboratorio de Justo de Libiko (1803-1873), li fariĝis asistanto de Piria unue en Pizo kaj poste en Torino, kie pli malfrue li lin sukcedis kiel profesoro. En 1851, Bertanijno akompanis Piria-n en studovojaĝo tra Eŭropo, kaj tiel li povis interŝanĝi sian opinion kun la akademia eŭropa mondo elmontrante la rezultojn de siaj studoj pri organika kemio, kaj sciigante precipe la datumoj de liaj esploroj pri la bisulfidaj komponaĵoj kun la aldehidoj.

En 1856, li ricevis la katedron pri kemio de la Universitato de Pizo, sed lia kariero estis abrupte interrompita pro la tuberkulozo, kiun li infektiĝis en tiu sama jaro, kaj kondukis lin al morto en la sekvanta jaro. Kiam li revenis el vojaĝo al Novjorko, lia sano malpliboniĝis. Li penis reboniĝi kun la maraero tamen li trovis la morton estante nur tridekjara.

Scienca aktivado[redakti | redakti fonton]

Kvankam mallonga, la scienca aktiveco de Bertanino estis tre signifoplena. Li malkovris la ĉeeston de la kamforata acido[3], kaj la anizata acido[4] en la urino. Ankoraŭ en la urino li rimarkis ke la glicino kaj la salikata acido reakcias unu la alian en la homa organismo kaj estigas komponaĵojn malpli toksajn, anticipante la koncepton pri sintezo protektiva en la organismo. En 1852, C. Bertagnini preparis puran cinamaldehidon.

Aliaj gravaj rezultoj estis la reakcioj pri transformado de la oksamido en cianogenon kaj la sintezo de la cinamata acido[5] ekde la benzoata aldehido[6] kaj klorido de acetilo[7]. Tamen, la plej grava reakcio de Bertanijno estas la reakcio inter unu aldehido kaj alia bisulfido, tiel kiel hodiaŭ koniĝas la Reakcio de Bertanijno kaj la produktoj rezultantaj ricevas la nomon Komponaĵoj de Bertanjino.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Ricerche sulla natura degli acidi contenuti nel Solanum lycopersicon e nel Ceranus caprouniana, 1850[8]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]