Cesare Mori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cesare Mori
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1871 (1871-12-22)
en Pavio
Morto 5-an de julio 1942 (1942-07-05) (70-jaraĝa)
en Udine
Tombo Pavio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de Palermo
Okupo
Okupo politikistopolico
vdr

Cesare Primo MORI (Pavio, la 22-an de decembro 1871 - Udine, la 5-an de julio 1942) estis itala prefekto kaj politikisto. Li poste iĝis senatano de la Itala Reĝlando, eniris en la historion kun la kromnomo fera prefekto pro la metodoj uzitaj de li en la batalo kontraŭ la mafio en la periodo kiam li estis prefekto de Sicilio. Li estas konsiderata de multaj kiel faŝisto, kvankam komence de la faŝisma periodo li arestis ambaŭ faŝistajn kaj socialismajn ekstremistojn kiam li estis prefekto de Bolonjo.

Li aliĝis formale al faŝismo nur en 1926 enskribiĝante en la Naci-Faŝisma Partio. Li estis figuro eble senigita de politikaj konotacioj, kiu montris kuraĝon, dediĉon kaj integrecon defendante la ŝtaton kaj instituciojn, precipe en la lukto kontraŭ la mafio. Tamen, la batalo kontraŭ la mafio efektivigita de Cezaro Mori montriĝis efika ankaŭ danke al la specialaj potencoj donitaj al li de Benito Mussolini. La reĝisoro Pasquale Squitieri en 1977 filmis filmon, nome La Fera Prefekto, dediĉita al sia agado de kontrasto de la mafia fenomeno dum lia periodo de agado en Sicilio.