Cesc Fàbregas
| Cesc Fàbregas | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | Cesc |
| Naskiĝo | 4-an de majo 1987 (39-jaraĝa) en Arenys de Mar |
| Lingvoj | hispana • kataluna |
| Ŝtataneco | Hispanio |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto (–2023) futbala trejnisto |
| TTT | |
| Retejo | http://www.cescfabregas.com |
Cesc FÀBREGAS aŭ plennome Francesc Fàbregas i Soler (prononco [ˈsɛsk ˈfaβɾəɣəs], naskiĝis la 4-an de majo 1987, do nun 39-aĝa) estas kataluna futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "10". Ekster naciaj matĉoj, li - post junulaj jaroj en la kataluna klubo Barcelona FC de 1997 (12-jara) - ekde la jaro 2003 (do 16-jara) estis junula kaj samjare ankaŭ vira profesia futbalisto de la angla klubo Arsenal F.C. en norda Londono. En 2011 li revenis al FC Barcelona.
| ||||||
| ||||||
| ||||||
| ||||||

