Cevico Navero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cevico Navero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34247
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 178  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 4° 11′ U (mapo)41.861111111111-4.1841666666667Koordinatoj: 41° 52′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 823 m [+]
Areo 44 km² (4 400 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Cevico Navero (Provinco Palencio)
Cevico Navero (Provinco Palencio)
DEC
Cevico Navero
Cevico Navero
Situo de Cevico Navero
Cevico Navero (Hispanio)
Cevico Navero (Hispanio)
DEC
Cevico Navero
Cevico Navero
Situo de Cevico Navero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cevico Navero [+]
vdr

Cevico Navero [zeBIko naBEro] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos en la subkomarko El Cerrato. La loknomo Cevico Navero estas komprenebla etimologie kiel Fortikita Altebenaĵo. La iamaj lokanoj elfosis kavernajn loĝejojn, kelkaj el kiuj estas nun vinkeloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Romanika preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 43,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 186 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 750 loĝantojn el la jaro 1950. Ĝi distas 40 km de Palencio, provinca ĉefurbo, 12 km de Baltanás, ĉefurbo de El Cerrato, kaj 50 km de Aranda de Duero (Burgos).

Ĝi limas kun Hérmedes de Cerrato, Castrillo de Don Juan, Villaconancio kaj Tórtoles de Esgueva.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. El la murego de tiu epoko restis du pordegoj. En la 13-a jarcento oni kontruis preĝejon. En la 18-a jarcento Cevico Navero ekdependiĝis de la Senjorlando de la Grafo de Castrillo, kiu rajtis nomumi la urbestron de la municipo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis forstado, agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, monaĥejo, vinkeloj, pilorio, montokabanoj, paŝtistaj bestokortoj, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]