Saltu al enhavo

Ceyx

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ceyx
Nigradorsa nanalciono (Ceyx erithaca)
Nigradorsa nanalciono (Ceyx erithaca)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Riveralcionoj Alcedininae
Genro: Ceyx
Lacépède, 1799
Specioj

23 (vidu tekston)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ceyx estas genro de malnovmondaj birdoj el familio alcededoj kaj subfamilio riveralcionoj. Ĝia arealo inkludas teritoriojn de Sudeosta Azio ĝis la Salomonoj, kun certaj specioj endemiaj nur en kelkaj malgrandaj insuloj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Laŭ nuna sistematiko Ceyx estas la plej speciriĉa genro de riveralcionoj. Plejparto de la birdoj en tiu ĉi genro estas relative malgrandaj, kutime nomataj nanalcionoj. Kompare kun parenca genro Alcedo, kies anoj emas kapti fiŝojn kaj akvajn senvertebrulojn en rojoj kaj riveroj, birdoj el Ceyx estas pli teraj kaj ne nepre ĉasas en akvo.[1] Krome, kolorigoj de plumaro en Ceyx estas pli varia ol en Alcedo, interalie ne ĉiuj birdoj el Ceyx havas koloron blua.

Laŭ la malsupra tabelo de specioj, el la komenco ĉe Ceyx erithaca (Orienta alciono) ĝis Ceyx cajeli (Burua alciono) havas oranĝruĝajn bekojn, dum el Ceyx solitariusPapua alciono ĝis la fino ĉe Ceyx pusillusEta alciono havas nigrecajn bekojn. El tiuj, kelkaj havas malhelbluajn partojn ankaŭ en malsupraj partoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron formale enkondukis franca naturalisto Bernard Germain de Lacépède en jaro 1799. La nomo estas tradicia latinigo de greka nomo Kejkso (Κήϋξ) el mito pri Alkiona kaj Kejkso — du geamantoj, kiuj kolerigis Zeŭson kaj estis transformitaj je akvobirdoj, laŭ certaj fontoj ĝuste je alcionoj.[2] Nuntempe oni plej ofte prononcas la genronomon Ceyx kiel [sijks] (IFA: [ˈsiːɪks]) kaj ne [kejks] pro influo de la latina. La tipa specio de la genro estas nigradorsa nanalciono (Ceyx erithaca).[3]

En 2007 publikiĝis molekulfilogenetika esploro pri riveralcionoj, kiu montris, ke tiama disigo de la subfamilio je genroj ne formis monofiletikajn grupojn.[4] Ekde tiam, oni faris grandan rearanĝon de klasado de riveralcionoj, interalie malgranda alciono, lazura alciono, Bismarka alciono, indigobrusta alciono, kaj norda kaj suda arĝentaj alcionoj estis movigitaj el Alcedo al Ceyx.[5] Laŭ nuna sistematiko preskaŭ ĉiuj birdoj en genro Ceyx havas nur tri fingrojn en ĉiu piedo anstataŭ kutimaj por birdoj kvar. La sola escepto estas la Sulavesa nanalciono (Ceyx fallax), kiu konservas rudimentan kvaran fingron.[4][6] Pro tio ĉi iam oni nomas la genron Ceyx trifingraj alcionoj.

Varia nanalciono (Ceyx lepidus) antaŭe estis konsiderata komuna specio por ĉiuj alcionoj de Molukoj kun 15 agnoskitaj subspecioj, sed genetika esploro de 2013 montris, ke plimulto de tiuj subspecioj, pro sia izolita pozicio sur malgrandaj insuloj kaj manko de kontakto kun aliaj subspecioj, jam sufiĉe genetike disiĝis por esti konsiderataj apartaj specioj.[7] 12 el 15 subspecioj de varia nanalciono estis ekde tiam promociitaj al statuso de specioj, kaj la varian nanalcionon mem oni nun rekomendas nomi Moluka nanalciono.[5]

En kelkaj sistematikoj oni unuigas genron Ceyx kun Afrika genro Ispidina.[6]

Laŭ nuna sistematiko la genro enhavas 23 speciojn:[5]

BildoScienca nomoKutima nomoDistribuo
Ceyx erithaca Orienta alciono Hindia subkontinento kaj Sudeosta Azio
Ceyx rufidorsa Rufdorsa alciono Malaja duoninsulo kaj Indonezio
Ceyx melanurus Filipina alciono Filipinoj
Ceyx fallax Sulavesa alciono Sulaveso
Ceyx sangirensis Sangiha alciono Sangihe-insuloj (Indonezio)
Ceyx lepidus Moluka alciono Molukoj
Ceyx margarethae Duforma alciono centraj kaj sudaj Filipinoj
Ceyx wallacii Sulaa alciono Sula-insuloj (Indonezio)
Ceyx cajeli Burua alciono Buruo (Indonezio)
Ceyx solitarius Papua alciono Novgvineo, Aru-insuloj, D'Entrecasteaux kaj apudaj insuloj
Ceyx dispar Manusa alciono Insuloj Admiralitato
Ceyx mulcatus Novirlanda alciono Novirlando, Novhanovro kaj Lihir-insuloj (Papuo-Novgvineo)
Ceyx sacerdotis Novbritia alciono Novbritio kaj Umboi-insulo (Papuo-Novgvineo)
Ceyx meeki Nordsalomona alciono uestaj kaj centraj Salomonoj
Ceyx collectoris Novgeorgia alciono centraj Salomonoj
Ceyx nigromaxilla Gvadalkanala alciono Gvadalkanalo kaj Malaita (Salomonoj)
Ceyx gentianus Makira alciono Makira-insulo (Salomonoj)
Ceyx cyanopectus Indigobrusta alciono Filipinoj
Ceyx argentatus Arĝenta alciono Mindanao kaj Basilano (Filipinoj)
Ceyx flumenicola Platena alciono Bisajoj (Filipinoj)
Ceyx azureus Lazura alciono norda kaj uesta Aŭstralio, Tasmanio, Novgvineo kaj apudaj insuloj ĝis Nordaj Malukoj
Ceyx websteri Bismarka alciono Papuo-Novgvineo
Ceyx pusillus Eta alciono norda Aŭstralio, Papuo-Novgvineo, Indonezio, kaj Salomonoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Woodall, Peter. (2001) Handbook of the Birds of the World. Volume 6, Mousebirds to Hornbills. Lynx Edicions, p. [htt://archive.org/details/handbookofbirdso0001unse/e/103 103–187]. ISBN 978-84-87334-30-6.
  2. Lacépède, Bernard Germain de. (1799) Discours d'ouverture du Cours d'histoire naturelle des animaux vertébrés et a sang rouge: Tableau des sous-classes, divisions, sous-divisions, ordres et genres des oiseaux. Plassan.
  3. (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  4. 1 2 (2007) “Feeding behavior, toe count, and the phylogenetic relationships among alcedinine kingfishers (Alcedininae)”, Journal of Avian Biology 38 (3), p. 317–326. doi:10.1111/J.2007.0908-8857.03921.x.
  5. 1 2 3 Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 6 January 2024 .
  6. 1 2 Fry, C. Hilary. (1992) Kingfishers, Bee-eaters, and Rollers. London: Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8028-7.
  7. (2013) “Phylogeography of the Variable Dwarf-Kingfisher Ceyx lepidus (Aves: Alcedinidae) inferred from mitochondrial and nuclear DNA sequences”, Auk 130 (1), p. 118–131. doi:10.1525/auk.2012.12102. 55352878.