Cezario el Arles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cezario el Arles
ĉefepiskopo
Persona informo
Césaire d'Arles
Naskiĝo 30-an de novembro 469 (0469-11-30)
en Chalon-sur-Saône
Morto 27-an de aŭgusto 542 (0542-08-27) (72-jaraĝa)
en Arles
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Franka imperio vd
Familio
Gefratoj Caesaria of Arles vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cezario el Arles (latine: Caesarius Arelatensis; naskiĝinta ĉ. 470 apud Chalon-sur-Saône, mortinta la 27-an de aŭgusto 542 en Arles), ankaŭ Cezario el Châlon, estis franca teologo gravega kaj ĉefepiskopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el senatornobela familio li jam dum junulaj jaroj eniris la Abatejon de Lerino ĉe Cannes, kies troaj asketismaj defioj necesigis sendon lian je Arles por povi regajni fortojn korpajn. Tie li iĝis diakono kaj presbitero antaŭ ol ekestri la surlokan abatejon. Arkiepiskopo en Arles tiutempe estis Aeonius post kies morto elektitis en 502 Cezario. Sed li trudiĝis en politikajn kverelojn kiam certa Licianus raportis al la uestgota reĝo Alariko la 2-a pri plano cezaria cedi la urbon Arles al la burgundoj. Tuj li demisiigitis kaj transportitis al Bordeaux. Post provo de senkulpo li rajtis reveni kaj en 506 li vokis ekleziulojn je la sinodo al Agde kie gravegaj decidoj rilataj la kanonan juron faritis.

Post la okupo de Provence fare de la ostrogotoj oni denove riproĉis al li perfidemon kaj li kaptite forkondukitis en 513 al Raveno. Sed tiam engaĝiĝis eĉ reĝo Teodoriko la Granda mem por li kaj Cezario liberigitis. Li subite iris Romon por renkonti papon Simako kiu solene transdonis al li la paliumon por ĉefepiskopeco de Arles.

La sekvintajn jarojn Cezario venigis teologojn je ne malpli ol kvin kongresoj: en 524 je Arles, en 527 je Carpentras, en 529 je Orange kaj Vaison kaj en 533 je Marseille. Li ĉe ĉiuj eventoj reklamis la katolikan tradicion kondamnante kaj kontraŭbatalante tendencojn de semipelagianismo. Cezario ekzemple zorgis ke klare rifuzatu doktrino ke ekzistus homoj laŭ dia providenco faritaj por malbonaj agoj. Krome li konsideritis ŝatanto de severaj eklezia kaj klostra disciplinoj kiel evidentiĝis en siaj reguloj klostraj regula ad monachos (por malinoj) respektive regula ad virgines (por inoj). En 512 li konsekris la Monaĥinejon Sankta Johano en Arles, verŝajne la plej malnova siuspece en la kristana okcidento. Fratino lia iĝis la unua abatino tie.[1]

Cezario mortis oldule; mortotago lia, la 27-a de aŭgusto, estas ankaŭ la festotago de viro kiu elstare populariĝis per predikado. Ĉe la katolikoj li estas sanktulo. Li estis disĉiplo de Julianus Pomerius kaj flegis kontaktojn kun la nobla gaŭlromiano kaj episkopo Ruricius el Limoges.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe RE-enciklopedio, Band III,1 (1897), Sp. 1302–1304
  • Vitae Caesarii episcopi Arelatensis libri duo. Ĉe: MGH
  • Marie-L. Chaieb (eld.): Césaire d’Arles. Évêque d’hier et d’aujourd’hui? Parole et Silence|Caritaspatrum, sen eldonlokindiko, 2020. ISBN 978-2-88959-143-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. Nürnberg, Art. Caesaria die Ältere: Lexikon für Theologie und Kirche Bd. 2 (1994) kol. 878.