Cezaro (titolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cezaro (en latino singulare Caesar, plurale Caesari/es) estis honortitolo imperia. Cezaro venas de la vorto Caesar aŭ Kapo de la Imperio. Ĝi deriviĝas de la cognomen Gaius Iulius Caesar ("Gajo Julio Cezaro"), la inteligenta generalo, konsulo kaj diktatoro (nomumita de la Senato) romia kiu estis murdita en marto de ja jaro 44 a. K. La transformado de la familinomo Cezaro en imperia kvalifikaĵo aperis en la jaro 68 (la tiel nomata jaro de la kvar imperiestroj). Komence de la dua jarcento, la latina aŭtoro Suetonio verkis la Vivon de la dek du cezaroj (De vita XII Caesarum), en kiu li priskribas la vivon de Gajo Julio Cezaro kaj la unuaj dek unu imperiestroj romiaj (ĝis Domiciano).