Cezaro Baronio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Caesar Baronius
(1538-1607)
Itala kardinalo
Itala kardinalo
Persona informo
Naskiĝo 30-a de oktobro 1538
en Sora, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 30-a de junio 1607
en Romo, Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Universitato La Sapienza de Romo
v  d  r
Information icon.svg

Cezaro Baronio (1538-1607) (naskiĝis en Sora, en la 30-a de oktobro 1538 - mortis en Romo, en la 30-a de junio 1607) estis itala historiisto, bibliotekisto, religiulo kaj kardinalo. Membro de la Oratorianoj de Sankta Filipo Neri, en 1596, la papo Klemento la 8-a lin promociis al la kardinala digno. Lia nomo ligiĝas al la unuaj redaktoj de la Ekleziaj Analoj[1] kaj al la revizio de la Roma Martirologio (1586-1589). Inter siaj kunlaborantoj troviĝas la estonta kardinalo Francesco Paolucci (1581-1661)[2]. En la 12-a de januaro 1745 la papo Benedikto la 14-a lin proklamis Respekteginda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la solfilo de Camilo kaj Porzia Febonia. Li studis en Verono, Napolo kaj Romo, kie li diplomiĝis kiel Doktoro pri Juro, kaj decidis alpreni la religian vivon kontraŭ la volo de siaj gepatroj. Pere de Filipo Neri, li eniris en la Kongregacion de la Oratorio, en la Preĝejo de Sankta Hieronimo de la Karito, en Romo, en la 20-a de majo 1561. Li ordiniĝis kiel sacerdoto en la 27-a de majo 1564 kaj rifuzis sennombrajn ekleziajn omaĝojn kaj postenojn por konsideri sin kapabla ĉe la strikta kooperado kun la nova ordeno[3].

Verko[redakti | redakti fonton]

Post la fina aprobo de lia eklezia ordeno, en la 15-a de julio 1575, li elektiĝis por la Preĝejo de Sankta Maria en Vallicella[4], kie li sin dediĉis al la skribado de siaj verkoj: la revizio de la Roma Martirologio, tasko komisiita de la papo Gregorio la 13-a al li kaj ankaŭ al Vilhelmo Sirleto (1514-1585)[5], kiu finis ĝin en 1589, kiu estis publikigita sub la titolo "Martyrologium Romanum, cum Notationibus Caesaris Baronii" krom la Annales ecclesiastici. Li kontrolis la ĝidatigon de tiu verko ĝis sia morto, kaj eĉ publikigis la volumon 12-an. Tiu verko reprezentas unu el la unuaj realaj manuskriptoj pri la historio de la Katolika Eklezio, surbaze de profunda kaj zorgema kritikanalizo de la dokumentaj fontoj.

Kardinaleco[redakti | redakti fonton]

En 1593, li sukcedis al Filipo Neri, retiriĝinta dank'al al sanproblemoj, kiel Ĝenerala Superulo en la Kongregacio de la Oratorio. Li ankaŭ elektiĝis de la papo Klemento la 8-a kiel lia persona konfesanto kaj nomumiĝis apostola protonotario en 1595.

Dum la Konsistorio de la 5-a de junio 1596, Klemento la 8-a lin kreis kardinalon sub la titolo de la Sanktuloj Nereŭ kaj Aĥilo[6]. Li prizorgis la repacigon de Henriko la 4-a, kiu abĵuris la kalvinismon kun la eklezio, kontraŭ la orientiĝo de la Kongregacio de la Sankta Ofico, kaj kontrolis la redonon de la Duklando de Ferrara al la Pontificaj Ŝtatoj, kaj ankaŭ li estis nomumita kardianala bibliotekisto de la Vatikana Biblioteko.

En 1605, li partoprenis en la konklavojn kiuj elektis la papojn Leono la 11-a kaj Paŭlo la 5-a. Lia nomo ankaŭ estis indikita kiel papebla, sed lia elekto malhelpiĝis de Hispanio, ĉar Baroniuso estis francofavora kaj estis publikiginta la "Tractatus de Monarchia Siciliae" kontraŭ la hispana regado en la sudo de Italio. Li mortis en 1607 en sia ĉelo en la Preĝejo de Sankta Maria en Vallicella, kie li sepultiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Ekleziaj Analoj aŭ Annales ecclesiastici temas pri la historio de la kristanismo ekde sia origino ĝis la jaro 1198.
  2. The Cardinals of the Holy Roman Church
  3. Kongregacio de la Oratorio
  4. Preĝejo de Sankta Maria en Vallicella
  5. New Advent
  6. Sanktuloj Nereŭ kaj Aĥilo



Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj