Château de Vincennes (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Porte de Vincennes (pariza metrostacio).

Metro-M.svg

Château de Vincennes
Alven-kajo de la stacio en 2008, antaŭ aŭtomatigo de linio 1 de la metroo de Parizo
Alven-kajo de la stacio en 2008,
antaŭ aŭtomatigo de linio 1 de la metroo de Parizo
Lokigo
Lando Francio
Urbo Vincennes, Parizo
Arondismento 12-a
Geografia situo 48° 50′ 40″ N, 2° 26′ 22″ O48.844536311652.4395097054567Koordinatoj: 48° 50′ 40″ N, 2° 26′ 22″ O
Situo de Château de Vincennes
Ecoj
Trakoj 4
Kajoj 2
Tarifa zono 2
Jara trafiko 5 539 169 vojaĝantoj (2017)
Historio
Malfermo 24-a de marto 1934
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 2511
Linio M01Paris m 1 jms.svg
v  d  r
Information icon.svg

Château de Vincennes estas stacio sur linio 1 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 12-a arondismento de Parizo (Bosko de Vincennes) kaj la komunumo Vincennes.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio estas la orienta finstacio de la linio. Ĝi estas proksima al stacidomo Vincennes, sur linio A de RER.

La stacio havas du kajojn kun po du vojoj. Ambaŭ kajoj ne estas sub la sama volbo. La unua kajo servas al alveno de vagonaroj sur la unua vojo, la dua vojo ĝenerale servas por staciado de vagonaro. La dua kajo estas elir-kajo en direkto al La Défense.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Metro-M.svg 46 56 112 114 115 118 124 210 318 325
  • Paris logo noctilien jms.svg N11 N33

Proksime[redakti | redakti fonton]

La stacio eltiras sian nomon de Kastelo de Vincennes, reĝa kastelo. La granda korto estas malfermita al publiko kaj ebligas facile aliri al Bosko de Vincennes tra Esplanado Saint Louis. La kastelo estas posedaĵo de Ministerio pri defendo kiu ebligas aliron al:

  • loĝejturo kiu superas la regionon;
  • biblioteko, militaj arĥivoj kaj historiaj servoj de tri armeoj;
  • konstruaĵoj de diversaj epokoj, de Mezepoko al klasika epoko: preĝejo, pavilonoj de la Reĝo kaj Reĝino, parko ĉirkaŭita de statuoj, ktp.

Ĉirkaŭ la kastelo, troviĝas kazernoj de la ter-armeo.

En la Bosko de Vincennes estas "Parc floral de Paris" (Flora parko de Parizo), kiu servas kiel parko de ekspozicioj, kaj ankaŭ "Instituto Nacia de Sporto, Ekspertizo kaj Performo" (INSEP).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]