Belfaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Château du Bois)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Belfaux CFF (stacidomo) kaj Belfaux-Village (stacidomo).
Belfaux
Blazono de Belfaux
Blazono de Belfaux
Blazono de Belfaux
Belfaux
Belfaux
Belfaux
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 49′ 17″ N 7° 6′ 26″ O / 46.82139 °N, 7.10722 °O / 46.82139; 7.10722 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 17″ N 7° 6′ 26″ O / 46.82139 °N, 7.10722 °O / 46.82139; 7.10722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2723
Areo 6,46 km²
Alteco 584 m super marnivelo
Poŝtkodo 1782
Komunumkodo 2175
Mapo de Belfaux
Mapo de Belfaux
Mapo de Belfaux
vdr

Belfaux (prononcu belfo, malnova germanlingva nomo Gumschen) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2723 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Belfaux situas en la Friburga Mezlando, proksimume 4 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Belfaux kaj Cutterwil, krome al ĝi apartenas la setlejoj Maison Neuve kaj Château du Bois, kaj diversaj izilitaj bienoj. Tra la komunumo fluas la rojo Sonna, alfluanto de la Lago de Schiffenen.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,46 km², de kiuj 31,0% estas kovritaj de arbaro, 53,4% servas por agrikulturo kaj 14,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Belfaux limas en nordo al Misery-Courtion, en okcidento al La Sonnaz, en sudokcidento al Givisiez, en sudo al Corminboeuf, en sudsudokcidento al Chésopelloz, en sudokcidento al Autafond, kaj en nordokcidento al Grolley.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Belfaux pasas la kantona ĉefvojo n-ro 157 de Friburgo al Payerne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 3 kilometrojn oriente de la komunumo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la du trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Payerne kaj de Friburgo al Morato, kiuj ambaŭ disponas pri stacidomo sur la komunuma teritorio. Krome la komunumo estas konektita per du linioj al la busreto de la Transporto Publika Friburga.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Belfaux datiĝas el la 12-a jarcento kiel Bellofago. En la jaro 1977 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Cutterwil estis integrita al Belfaux. Dum mezepoko Belfaux apartenis al Guillaume de Montagny kaj poste al Richard de Corbières, kiu ĝi 1283 koncedis al Rudolfo de Habsburgo. En la jaro 1442 Belfaux estis atribuita al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Hospitala Flago. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]