Châtelaudren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Châtelaudren
Châtelaudren (22) Église 01.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Malaperinta en 1-a de januaro 2019
INSEE kodo 22038 [+]
Poŝtkodo 22170 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 002  (2018) [+]
Loĝdenso 2 178 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 33′ N, 2° 58′ U (mapo)48.542222222222-2.9711111111111Koordinatoj: 48° 33′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 0,46 km² (46 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Châtelaudren
Situo de Châtelaudren
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Châtelaudren [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Châtelaudren [ʃatlodʁɛ̃] estas malaperinta franca komunumo, situanta en la departemento Côtes-d'Armor kaj en la regiono Bretonio, en Francio.

Ĝi nun formas parton de Châtelaudren-Plouagat.

Historio[redakti | redakti fonton]

Châtelaudren estas la historia ĉefurbo de Goëlo. La fondo de la fortreso komenciĝis en la 11-a jc kaj rapide priorejo kaj urbo naskiĝis ŝirmataj per la kastelo. Ĝia situo ĉe la kruciĝo de gravaj vojoj kaj ĝia privilegia pozicio sur la rivero « Leff » favorigis ĝian disvolviĝon. Ĝi pliriĉiĝis kaj fariĝis komerca kaj metia urbo, kun gravaj foiroj.

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la vizitindaj monumentoj esta sla malnova presejo de la Petit Écho de la mode kaj de Éditions de Montsouris. Tiu konstruaĵo gastigas nun ekspoziciojn.

Fresko de la kapelo Notre-Dame du Tertre, en Châtelaudren

Elstaraj personoj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

(1742-1812) juristo, deputito al la ĝenerala Asembleo de Bretonio, naskiĝinta en Châtelaudren

  • M. Olivier Ruperou

(Naskiĝinta en la 25-a de junio 1763 en Châtelaudren kaj mortinta en la 28-a de aprilo 1843 en Parizo)
Nacia Asembleo aŭ Ĉambro de la Deputitoj
25-a de majo 1815 - 13-a de julio 1815 : Côtes-du-Nord
22-a de aŭgusto 1815 - 5-a de septembro 1816 : Côtes-du-Nord

  • Julien Trevedy

1830 Châtelaudren - 1908 Laval Juĝisto kaj historiisto Post juraj studoj, li fariĝis juĝisto kaj oficis en Redon (1855), Quimper (1859), Rennes (1863), Paimbœuf (1866). Prezidanto de la tribunalo de Quimper, li estis emeritigita antaŭtempe en 1883 sekve de polemiko pri la religia politiko de la registaro. Post Kernevo, li interesiĝis pri la bretona mezepoko.

  • Yves Corlay

Yves Corlay apartenis al familio de skulptistoj. Li naskiĝis en Tréguier, la 17-an de Junio 1700. En 1724, li edziĝis en Châtelaudren kaj restis tie. Li reedziĝis en 1767, kaj tie mortis en 1776, sen lasi infanojn. Li dotis multajn preĝejojn kaj monaĥejojn per siaj verkoj. Inter liaj verkoj estas aglo, nun en la preĝejo de Plouézec ; belega paska kandelingo; ĉefaltaro de la preĝejo de Loudéac, kun du adorantaj anĝeloj ; predikejo en la preĝejo de Lanfains ; la altaroj de la preĝejo Saint-Magloire, en Châtelaudren, subskribitaj kaj datitaj de 1730.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]