Prêles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Châtillon BE)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Prêles (stacio).
Prêles
Blazono de Prêles
Blazono de Prêles
Blazono de Prêles
Prêles
Prêles
Prêles
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 La Neuveville
Geografia situo CH1903: 576718 / 216601 (mapo)47.17.1319444444445Koordinatoj: 47° 6′ N, 7° 8′ O; CH1903: 576718 / 216601 (mapo)
Nombro de loĝantoj 907
Areo 6,96 km²
Alteco 822 m super marnivelo
Poŝtkodo 2515
Komunumkodo 0725
Mapo de Prêles
Mapo de Prêles
Mapo de Prêles
vdr


Prêles (en la germana lingvo Prägels) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto La Neuveville kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 907 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Prêles situas sur malgranda altaĵo nomita Monto de Diesse (en la franca Montagne de Diesse respektive en la germana Tessenberg) ĉe la suda flanko de la suda ĵurasa montarĉeno proksimume 2 kilometrojn norde de la Lago de Bielo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Prêles (sur alteco de 822 m s.m. en okcidento) kaj Châtillon (sur alteco de 811 m s.m. en oriento), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,96 km², de kiuj 27,0% estas kovritaj de arbaro, 62,3% servas por agrikulturo kaj 10,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Prêles limas en nordo al Diesse, en nordoriento al Lamboing, en oriento al Twann-Tüscherz, en sudoriento al Ligerz, en sudo al La Neuveville, en sudokcidento al Lignières (NE), kaj en okcidento al Nods.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Prêles situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la vojo n-ro 1322 de Lamboing al La Neuveville, kaj krome kondukas la vojo n-ro 1324 de Prêles al Diesse. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas en distanco de proksimume 4 kilometroj sudokcidente apud La Neuveville. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per funikularo Vinifuni al Ligerz kaj per la poŝtaŭtolinio de La Neuville al Nods.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Prêles datiĝas el la jaro 1178 kiel Prales.[3] Dum mezepoko la kapitulo de Saint-Imier kaj la Monaĥejo Sankt-Johano en Erlach posedis bienojn en Prêles. La vilaĝo apartenis al la Senjorujo Tessenberg en la Princepsikoplando Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1797 ĝi ek de 1798 ĝis 1815 apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. Per la Viena Kongreso de 1815 ĝi estis atribuita al Kantono Berno kaj une atribuita al la distrikto Erlach kaj ek de 1846 al la distrikto La Neuveville, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]