Gempenach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chäppelimatt (Gempenach))
Gempenach
Blazono de Gempenach
Blazono de Gempenach
Blazono de Gempenach
Lernejo de Gempenach
Lernejo de Gempenach
Lernejo de Gempenach
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 56′ 26″ N 7° 11′ 54″ O / 46.94056 °N, 7.19833 °O / 46.94056; 7.19833 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 26″ N 7° 11′ 54″ O / 46.94056 °N, 7.19833 °O / 46.94056; 7.19833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 286
Areo 1,69 km²
Alteco 501 m super marnivelo
Poŝtkodo 3215
Komunumkodo 2260
Mapo de Gempenach
Mapo de Gempenach
Mapo de Gempenach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gempenach (en la franca lingvo Champagny) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gempenach situas proksimume 10 kilometrojn oriente de la urbo Morato en la friburga lagodistrikto, proksimume 25 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno. En oriento la limon de la komunumo formas la rojo Bibern, alfluanto de Broye. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Gempenach la norda parto de la vilaĝeto Chäppelimatt kaj kelkaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,69 km², de kiuj 18,3% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gempenach limas en nordo al Ried ĉe Kerzers, en oriento al Ferenbalm (BE), en sudo al Ulmiz, kaj en okcidento al Büchslen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Gempenach pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo en Kerzers. Per poŝtaŭto de Düdingen al Kerzers kaj buslinio de Gümmenen al Morato la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gempenach datiĝas el la jaro 962 kiel Chempinacho.[2] Estis trovita sur la teritorio de la komunumo tombokampo el la La-Tène-epoko. Gempenach apartenis al la Senjorujo Morato kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Gempenach estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]