Chénérailles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chénérailles
Muro kaj turo en Chénérailles
Muro kaj turo en Chénérailles
Muro kaj turo en Chénérailles
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Chénérailles (ĉefurbo)
INSEE kodo 23061 [+]
Poŝtkodo 23130
Kodo laŭ INSEE 23061
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Bernard Robin
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 759 (1 999)
Loĝdenso 97 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°06′46″N 2°10′34″O  /  46.11278°N, 2.17611°O / 46.11278; 2.17611 (Chénérailles) (mapo) Koordinatoj: 46°06′46″N 2°10′34″O  /  46.11278°N, 2.17611°O / 46.11278; 2.17611 (Chénérailles) (mapo)
Alto 487 m - 553 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 7,77 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Chénérailles en Francio
46° 06′ 46″ Nordo 2° 10′ 34″ Oriento / 46.1127777778 °N, 2.17611111111 °O / 46.1127777778; 2.17611111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chénérailles [+]
vdr

Chénérailles estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 759 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Chénérailles.
Blazono de Chénérailles.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chénérailles situas sur monteto meze de pluraj lagetoj, el kiuj naskiĝas branĉrivero de la rivero Voueize. Ĝi etendiĝas sur 7,77 km², kaj havis 759 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 97 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Chénérailles situas je alteco de 553 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Chénérailles apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Bernard Robin, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint-Barthélémy datiĝas de la 13-a jarcento. Ĝi entenas belajn lignaĵojn kaj freskojn.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Georges Sarre, franca politikisto kaj eksa ŝtatsekretario, naskiĝis en Chénérailles en 1935.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Chénérailles estas la ĉefurbo de la kantono de Chénérailles. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]