Chía (Huesca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chía
Administrado
Poŝtkodo 22465 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87  (2022) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 0° 28′ O (mapo)42.52069480.46595099999999Koordinatoj: 42° 31′ N, 0° 28′ O (mapo) [+]
Alto 1 162 m [+]
Areo 26,101973 km² ( 261 0.1 973 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chía (Provinco Ŭesko)
Chía (Provinco Ŭesko)
DEC
Chía
Chía
Situo de Chía
Chía (Hispanio)
Chía (Hispanio)
DEC
Chía
Chía
Situo de Chía

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chía [+]
vdr

Chía [ĈIa] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), kiel loko en la nomita Valo de Benasque.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Ribagorza, en la koro de Pireneoj ĉe la rivero Ésera; fakte Ĉe la akso formita per la rivero Ésera kaj la ŝoseo A-139.

Ĝi limas okcidente kun Seira, kaj oriente kun Castejón de Sos kaj Villanova. Oni parolas variaĵon de la aragona, nome filologie konata kiel kunejo de la aragona, la kataluna, la gaskona pro kio oni povas paroli pri transira parolmaniero nome "patués".

La klimato estas malvarma, nome altmontara.

La malgranda loĝloko Chía mem (1 223 msm)[1] estas je 134 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-139 kiu kondukas norden al Benasque kaj laŭ la ŝoseo A-260 kiel Pirenea Akso.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento oni konstruis la preĝejon. Pli frua estas la romanika ermitejo de la 12-a jarcento.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Chía kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 87 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreado kaj disvastigo de skiejo de Cerler, kaj la kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanika ermitejo kaj la preĝejo, mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montrogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chía (Huesca) en la hispana Vikipedio.