Urtenen-Schönbühl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chüemoos)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Urtenen
Urtenen-Schönbühl
Blazono de Urtenen-Schönbühl
Blazono de Urtenen-Schönbühl
Blazono de Urtenen-Schönbühl
Salbanejo Schönbühl
Salbanejo Schönbühl
Salbanejo Schönbühl
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 1′ 12″ N 7° 29′ 57″ O / 47.02000 °N, 7.49917 °O / 47.02000; 7.49917 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 12″ N 7° 29′ 57″ O / 47.02000 °N, 7.49917 °O / 47.02000; 7.49917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5646
Areo 7,18 km²
Alteco 525 m super marnivelo
Poŝtkodo 3322
Komunumkodo 0551
Mapo de Urtenen-Schönbühl
Mapo de Urtenen-Schönbühl
Mapo de Urtenen-Schönbühl
vdr

Urtenen-Schönbühl estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 5646 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Urtenen-Schönbühl situas en la Svisa Mezlando, proksimume 10 kilometrojn nordoriente de la federacia urbo Berno. En okcidento de la komunumo ĉe la limo al Moosseedorf troviĝas la Lago de Moossee, el kiu elfluas la rivero Urtenen, laŭ kiu nomiĝas unu el la vilaĝoj de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Schönbühl kaj Urtenen. Al Schönbühl apartenas la kvartaloj Längenrüpp, Chüemoos kaj Waldegg.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,18 km², de kiuj 30,2% estas kovritaj de arbaro, 48,5% servas por agrikulturo kaj 20,2% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Urtenen-Schönbühl limas en nordo al Jegenstorf, en oriento al Mattstetten, en sudo al Mattstetten, en okcidento al Moosseedorf, kaj en nordokcidento al Wiggiswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Urtenen-Schönbühl kuniĝas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kun la kantona ĉefvojo n-ro 1. Krome tra la komunumo pasas pluraj aliaj trafikoriĉajvojoj, kiel al Grauholz-Vojo al Berno kaj la vojo al Lyss. Tra la komunuma teritorio ankaŭ pasas la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A6 kies vojnodo situas sude de Schönbühl. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko kaj pri du haltejoj ĉe la etspura trama fervojlinio de Berno al Soloturno. Krome pasas tra la komunumo diversaj buslinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la komunumo Urtenen-Schönbühl, kiu ĝis 2001 nomiĝis Urtenen, datiĝas el la jaro 1249 kiel Urtinun. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj objektoj el la neolitiko kaj tombomontetoj el la Hallstatt-epoko. Dum mezepoko Urtenen estis feŭda senjorujo de la Grafoj de Kiburgo. Inter la jaro 1371 kaj 1374 ĝi fariĝis havaĵo de bernaj civitanoj, kiuj ĝin administris kiel aparta tribunalejo ĝis la Helveta Revolucio de 1798. La alta jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Zollikofen. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Urtenen estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen kaj post ties malfondo en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

La setlejeto Schönbühl post la konstruo de la fervojo kaj la aŭtovojoj en la 20-a jarcento enorme kreskis kaj fariĝis la efektiva centro de la komunumo. En Schönbühl stituas nuntempe multnombraj entreprenoj, aĉetocentroj kaj selbanejo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]