La plej malnovan skribmencion konservas Ŝtata arkivejo en Uherské Hradiště. La registro estas el la jaroj 1366-1377. En la konservitaj dokumentoj ĝi estas de komence skribita ĉeĥe, ekde la jaro 1464 jam kiel Chabičov. Pro influo de germanigo precipe en tempo post batalo sur Blanka Monto okazas dum ties uzado al oftaj misskribitaĵoj. Jam de memoroj estis en Chabičov akvomuelejo sur peligilo ĉe rivero Opava. La loĝantaro estis de komence de la slava deveno, pri kio atestas slavaj nomoj kaj lokaj nomoj. Ĝi estiĝis verŝajne el natura bezono de senjorujo de Velká Polom gardi la varon kontraŭ dolnobeneŝovanoj.