Chagarcía Medianero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chagarcía Medianero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37861
Demografio
Loĝantaro 80  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 5° 23′ U (mapo)40.648611111111-5.3822222222222Koordinatoj: 40° 39′ N, 5° 23′ U (mapo) [+]
Alto 1 031 m [+]
Areo 14,71 km² (1 471 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Chagarcía Medianero (Provinco Salamanko)
Chagarcía Medianero (Provinco Salamanko)
DEC
Chagarcía Medianero
Chagarcía Medianero
Situo de Chagarcía Medianero
Chagarcía Medianero (Hispanio)
Chagarcía Medianero (Hispanio)
DEC
Chagarcía Medianero
Chagarcía Medianero
Situo de Chagarcía Medianero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chagarcía Medianero [+]
vdr

Chagarcía Medianero estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Chagarcía estas komprenebla etimologie kiel aludo al iu García kiu estris la reloĝadon kaj Medianero kiel landlimo inter la iamaj regnoj Kastilio kaj Leono, same kiel apudaj lokoj Horcajo Medianero kaj Carpio Medianero.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Chagarcía kaj Juarros, okupas totalan areon de 14,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 81 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 48 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]